Novan
klavaron
Plej ofte, oni anoncas novan klavaron
ebliganta la rektan skribadon de Esperanto. Ŝajnas ke la
programisto Nordfalk Jacob sukcesis enigi la novan klavaron en
la kerno de Android 4.2 ebliganta skribi la specialajn Esperantajn
literojn sen plua manipulado de kroma programero. Sed , informiĝante
mi vidis ke la nova klavaro similas la qwerty-klavaron. Uzante kutime
la ne-virtualan azerty-klavaron kaj elturniĝante per la programeto
''ek'', mi ne scias ĉu tiu nova virtuala klavaro utilos al mi. Tamen
mi bone vidas ke kelkaj programistoj provas progresigi la lingvon per
tiuj teknikaj aferoj kaj gratulas ilin. Miaflanke kaj kompreneble mi
nenion komprenas pri la komputikaj aferoj kaj miras. Sed atendas
senpacience tiun faman Android 4.2 kiu aperos komence de la jaro
2013.
michel.ahado@laposte.net www.ekoloro.blogspot.com.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire