vendredi 14 décembre 2012

La Rejno-oro


Rejno-oro
La germanoj angore sin demandas kien malaperis la Rejno-oro.

Ĉu la rezervaĵoj de la Federa Banko estas gardataj sendanĝere ? Ĵus antaŭ la jaro 2013, ducentjariĝo de la nasko de Vagnero, la obsedo pri oro re-aperas.

Iu estrarano de la Federa Banko, iris mem, Oktobro-meze, en la straton Vrijer, ĉe la sidejo de La Franca Banko. Li petis iri en ties kelojn por ekzameni la numeritajn or-ingotojn kiujn la Federa Germana Banko enmetis jam de longaj jaroj. Pli-malpli 374 tunoj estas registritaj je ĝia nomo. La respektinda reprezentanto de la Germana Ĉefbanko elsupreniris, ŝajnanta, sekve la kontrolon, trankviligita.
Tiu rutina vizito, kiel notite en Parizo, estis malbanale grava ĉi jare. ''ĉu vi bone gardas tiun oron ?'' demandis furioze, en pasinta septembro, iu grava ĵurnalo konservativa, alparolante Kristian Nŭaje''. Kaj la estro de la Franca Banko, kiu enhavas en siaj sub-grundoj la metalon de pluraj Centraj Bankoj (el kiuj la Eŭropa Centra Banko), respondis devige kaj precize : '' La oro estas bone gardata, ĉe granda profundo, en ĉambro ĉirkaŭita de subsurfaca akvotavolo. Evidente, oni ne alpruntas ĝin. Niaj klientoj povas vidi ĝin propre kiam ili volas.
2/ Vera psikozo disvastiĝis lastatempe transRejne. Civitana prem-grupo ariĝis, sub frapfrazo :'' rehejmigu nian oron'', kaj deputitoj de la ''CSU'' kaj de la ''FDP'' (liberaloj), interligitaj al Angela Merkel sekvis la peton :''la tuto de la oro rehejmu al ni : Ni devas esti certaj pri la rezervaĵoj, precipe pro tiu krizo'' deklaris i.a.(interalie) H-P Haŭstejn, de la FDP. Eĉ la germana revizora kortumo metis ''salon sur vundon'' : En raporto aperinta la 22-an de Oktobro, tiu-ĉi bedaŭras ke vera publika kontrolo pri la rezervaĵoj de la flava metalo neniam estis plenumita, ĉu de la Federa Banko, ĉu de kontrolisto oficiale akceptita''.La Germana Centra Banko posedas nun la plej gravajn or-rezervaĵojn en mondo, krom tiuj de la usona FED, sed kun tiu strangaĵo ke ĝi gardas 69% (sesdek naŭ procentojn) da sia stoko, en ''amikaj'' landoj. La 3396 tunoj nun registritaj en bilanco de la Federa Banko, valorantaj 143 miliardoj da eŭroj, estis akirataj honeste kaj honore dum la jaroj1950-aj kaj 1960-aj. Ruinigita sekve la militon, la Germanujo sukcesis rapide ŝpari gigantajn financajn troaĵojn. Kaj dank'al la or-borso (Gold exchange standard ) kiu, ĝis sia malapero en la jaro 1971, permesis al la ŝtatoj ŝanĝi (konverti) la rezervaĵojn en oron po la fiksita kurzo de 35 dolaroj por 1 unco ( surpriza fortuno), vera trezoro formiĝis. La unuaj aĉetoj komenciĝis en la jaro 1951, pri 529 kilogramoj. Ĉiuj malbonoj de l'mond' komenciĝis la tagon kiam la nano Alberich ŝtelis ĝin disde la Rejno-fraŭloj kiuj estis gardantaj ĝin. La obsedo pri oro kaj pri ties pureco datiĝas de longe, des pli ke Vagner mem inspiriĝis el legendoj de la 13-a jarcento. La senpacienco de la germana opinio notiĝas ankaŭ pro aparta financa kunteksto.3/ Pro loĝistikaj kialoj kaj pro timo de Soveta invado, tiun grandvaloran metalon oni konservis eksterlande.
Ofendita per la protestado, la Federa Banko plendis ke ''la debato en Germanujo absurdiĝis'', laŭ la vortoj de Karl-Ludoviko Thiel, unu el ses estroj. Ĝi, tamen, devige verkis raporton. En tiu oficiala raporto, ĝi agnoskis ke ĝi nur konservas 1036 tunojn en sia sidejo. Sed 1536 tunoj lokiĝas en la sub-grundoj de la Nov-jorka FED 25 metrojn profunde ; 450 lokiĝas en Londono, kaj 374 en Parizo. Kaj rememorigante ke ĝi plene fidas al samprofesiuloj, ĝi substrekas ke ĝi jam rehejmigis , antaŭ 10 jaroj, 960 tunojn el Londono. '' Ne mankis unu gramo'' ĝi respondis al kritikantoj.
Krome, la F.B. promesis, antaŭ la parlamentaro, rehejmigi el nov-jorko po 50 tunojn /jare en la tri venontaj jaroj. ''tio ebligos la kontrolon de tiuj ingotoj, ties refandiĝon kaj ties kvalit-certecon.'' laŭ iu komunikaĵo. Tiom da klarigoj celantaj kvietigi la popolopinion.
Proksimiĝe al la jaro 2013 dum kiam la operoj en tutmondo solenos la ducentjariĝon de Riŝar Vagner, la germanoj reludas strangan novan version de ''la Rejno-oro''. En la Vagnera verko, la oro devas resti tute pura, en la plejprofundo de la riverego ;4/ Male al ''La Barbara Relikvo'' per kio John Maynard Keynes nomis la oron, tiu-ĉi eble iĝos tre eminenta en Eŭropo : la ''germana konsilistaro de la saĝuloj'' konsilis starigi '' eŭropan amortizo-fonduson por ŝtat-ŝuldo'' kiu estus garantiita per la or-rezervaĵoj de la partoprenantaj ŝtatoj. La landoj kiuj ne respektus la ludon estus devigataj cedi siajn havaĵojn.
La celo lokigi en sekura loko (sankt-lokigi) la nacian or-trezoron esprimas la malfidon pri eŭro, t.e. formo de baza naciismo pri kiu Hugo Chavez donis ekzemplon fine de la jaro 2011 : la Venezuelo-prezidanto komenciĝis rehejmigi la 160 tunojn da oro dormantajn en la subgrundaj ĉambroj de la priEŭropaj naciaj bankoj.
www.ekoloro.blogspot.com