mardi 11 septembre 2012

la supo de la promenanto


La supo de la promenanto.
Printempas. Prenu kun vi ujon el vimeno, tondilon kaj iru kolekti frumatene.
Kaj laŭ la trovoj, ŝtelu kelkajn junajn foliojn de urtiko, de lamio, de plantago, de ursajlo, de papaveto, delikatajn travideblajn foliojn de fago kaj ankaŭ plej eble plantidojn de sovaĝa tamo, kaj iomete da okzalo.
Je la vespero, viahejme kaj laŭ la ordo, vi malkorku vin-botelon por aerumi. vi tranĉu la plantojn en etajn pecojn. Rapide, vi senŝeligu kaj dispecigu cepon kiun vi kuiros en oleo ; kiam la cepo-pecoj bruniĝas vi aldonu salon kaj pipron, iom da butero kaj du teler-kvantojn da akvo ;vi senŝeligu kaj dispecigu unu aŭ du terpomojn kiujn vi aldonos . Post dek minutoj, vi aldonu la planto-pecojn. Post unu aŭ du minutoj, finite ! La supo estas preta. Bonvolu gustumi kiel egoisto kun laŭvola kvanto da vino. Kun tiu supo, prefere manĝu iom da pano, kun fromaĝo aŭ kun seka kolbaso.
De A.M.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire