lundi 17 septembre 2012

Kakto kaj Lacerto



esperanto


Kakto kaj Lacerto
**
Kreskis Kakto
en dezerto,
Venis al li
la Lacerto.

Kial Kakto,
pro diablo,
kreskas vi ja
en la sablo ?

Kakt' respondis :
Fulmotondro !
Por ke dormu
ci en ombro !

* * * * * * * * *
Kelkaj homoj sin oferas,
al aliaj multon peras...

De Ŝtefo Urban



mardi 11 septembre 2012

la supo de la promenanto


La supo de la promenanto.
Printempas. Prenu kun vi ujon el vimeno, tondilon kaj iru kolekti frumatene.
Kaj laŭ la trovoj, ŝtelu kelkajn junajn foliojn de urtiko, de lamio, de plantago, de ursajlo, de papaveto, delikatajn travideblajn foliojn de fago kaj ankaŭ plej eble plantidojn de sovaĝa tamo, kaj iomete da okzalo.
Je la vespero, viahejme kaj laŭ la ordo, vi malkorku vin-botelon por aerumi. vi tranĉu la plantojn en etajn pecojn. Rapide, vi senŝeligu kaj dispecigu cepon kiun vi kuiros en oleo ; kiam la cepo-pecoj bruniĝas vi aldonu salon kaj pipron, iom da butero kaj du teler-kvantojn da akvo ;vi senŝeligu kaj dispecigu unu aŭ du terpomojn kiujn vi aldonos . Post dek minutoj, vi aldonu la planto-pecojn. Post unu aŭ du minutoj, finite ! La supo estas preta. Bonvolu gustumi kiel egoisto kun laŭvola kvanto da vino. Kun tiu supo, prefere manĝu iom da pano, kun fromaĝo aŭ kun seka kolbaso.
De A.M.

mardi 4 septembre 2012

Novan klavaron


Novan klavaron
Plej ofte, oni anoncas novan klavaron ebliganta la rektan skribadon de Esperanto. Ŝajnas ke la programisto Nordfalk Jacob sukcesis enigi la novan klavaron en la kerno de Android 4.2 ebliganta skribi la specialajn Esperantajn literojn sen plua manipulado de kroma programero. Sed , informiĝante mi vidis ke la nova klavaro similas la qwerty-klavaron. Uzante kutime la ne-virtualan azerty-klavaron kaj elturniĝante per la programeto ''ek'', mi ne scias ĉu tiu nova virtuala klavaro utilos al mi. Tamen mi bone vidas ke kelkaj programistoj provas progresigi la lingvon per tiuj teknikaj aferoj kaj gratulas ilin. Miaflanke kaj kompreneble mi nenion komprenas pri la komputikaj aferoj kaj miras. Sed atendas senpacience tiun faman Android 4.2 kiu aperos komence de la jaro 2013.
michel.ahado@laposte.net     www.ekoloro.blogspot.com