mercredi 13 mars 2013

Ĉinujo


Ĉinujo translokas la montojn por siaj urboj.
Ĉiun duonjaron, sin konstruas en la lando la samo kiel Francilujo (Francuja administra regiono konsistanta el Parizo kaj sep aliaj distriktoj) . En la Granda Okcidento, sep cent pintoj estos razataj por konstrui urbegojn.
La baleto de la ŝovelmaŝinoj kaj de la kamionoj estas senĉesa. Ili ŝajnas ludiloj sur giganta sabl-amaso. En Baidaoping, kelkajn kilometrojn nord-oriente de la antaŭurboj de Lanzhou, la ĉefurbo de la regiono Gansu, en la Granda Okcidento de Ĉinujo, oni ebenigas la montojn por konstrui novan urbon kiu etendiĝos sur 25 km2. (dudek kvin kvadrat-kilometroj)
''imagu ke ĉiuj montoj, ĉirkaŭ vi, estos platigitaj'' diras Li Guanshui, konstruestro. Pluraj centoj da metroj apartigas la pintojn disde la plej profundaj valetoj. Tiu pejzaĝo de krutaj valetoj kaj de montetoj el leŭso estas tipa en la regiono, kie la popol-nombro estas tre malmulta. Gansu enhavas nur 25 milionojn da loĝantoj sur teritorio preskaŭ tiel granda kiel Hispanujo, kiu, siaflanke, nombras ĉirkaŭ la duoblon da loĝantoj.
La nombro kiun ŝatas elstarigi la reprezentantoj de ''PCG'', la konstru-kompanio kiu estras tiujn faraonecajn laborojn, estas 700, kiel la 700 pintoj kiuj estos pulvorigataj dum la procezo. Ĉiutage, 100 000 kubmetroj da tero estas translokataj kaj 600 maŝinoj funkcias. Por kompaktigi la areojn ebenigitajn, necesas elverŝi plurajn kubmetrajn dekojn da akvo. ''La malplej antaŭvidebla parametro - diras Li Guanghui - estas la tempo necesa por transloki la sepultejojn kaj la ok vilaĝojn kiuj antaŭe ekzistis. '' estas la misio de la registaro, kio ne dependas de ni '' li sin defendas.
P.C.G. estas urĝema entrepreno : ''tio kion ni plejbone majstras estas la rapideco de konstruado. Ni finas plejofte trionon da tempo pli frue ol la difinita dato '' certigas Chen Jian, respondeculo de la komunikado. La terpecoj apartenantaj al Lanzhou estis klasifikitaj estiel dezertoj. Ili iĝos konstrueblaj sen tio, ke Baidaiping transpasigus la respektendan kvoton de la kultiveblaj terpecoj , kio enkodukos belan financan operacion profite la ĉefurbon Gansu, ĉar en Ĉinujo la municipoj sin financas dank'al la vendo de terpecoj.
La financ-muntado pri la nova urbo Baidaoping estas iom mistera . En la Ĉinuja gazetaro, la kreinto de la kompanio, Jan Jiehe, alnomata ''kuang ren'' (''la frenezulo'') pro sia pasio pri gigantaĵoj, klarigas ke li investas 22 miliardojn da juanoj (2,6 miliardoj da eŭroj) por liveri al Lanzhou areon ''pretan al konstruo''. Reale, la kompanio estas iom post iom repagita kaj profitas je multaj malgrandaj pruntoj - precizas Chen Jian. Tamen la prudento estu oportuna ĉar PCG trenas kelkajn kaserolojn (franca dirmaniero : t.e. ĝi montras malfaman reputacion. ). La bankoj pridisputis pri li pro kreditoj nerepagitaj.
La urba spaco de Baidaoping estas ia satelito de alia giganta projekto, jam konstruita de P.C.G., en la jaro 2010 (dumil dek) : la nova spaco de Lanzhou, situanta 80 km-ojn (okdek kilometrojn) norde de la ĉefurbo, sur ebenaĵo 2000 metrojn alta. Vastegaj avenuoj kun duoble kvin ŝoŝeoj trairas tiun fantomecan urbon, plurajn dekojn da kvadrat-kilometroj arean.
Arego da domegoj kaj pluraj oficejaroj ekstaras el tero. Ĉirkaŭe, estas kamparo sekega kaj kelkaj vilaĝoj. La nova spaco estos vera urbo kiu projektas loĝigi 500 000 homojn en la jaro 2020 kompare la nunajn 30 000 loĝantojn. Ĝi havos sian urbodomon. Pluraj ĉinaj kompanioj jam firme rezervis por setli same kiel Geely, la ĉina aŭto-fabrikisto, aŭ Sany, la fabrikisto de konstru-ilaro.
Du egaj fortoj subtenas la tuton de tiuj projektoj. Tiu de la ĉina trudema urbanecigo, rimedo plej efika kiu ebligos la landon baskuli al forta interna konsumado, subtenita de urba meza klaso. Kaj tiu de ''La Granda Plano pri la Land-evoluo'' de la Ĉinujaj okcidentaj regionoj, plano kiu asignas ekde la 1990-aj jaroj (la mil naŭcent naŭdekaj jaroj) ambiciajn celojn pri publikaj investoj en la interna subevoluinta parto de la interna Ĉinujo...