Ĉinujo translokas la montojn por
siaj urboj.
Ĉiun duonjaron, sin konstruas en la
lando la samo kiel Francilujo (Francuja administra regiono
konsistanta el Parizo kaj sep aliaj distriktoj) . En la Granda
Okcidento, sep cent pintoj estos razataj por konstrui urbegojn.
La baleto de la
ŝovelmaŝinoj kaj de la kamionoj estas senĉesa. Ili ŝajnas ludiloj
sur giganta sabl-amaso. En Baidaoping, kelkajn kilometrojn
nord-oriente de la antaŭurboj de Lanzhou, la ĉefurbo de la regiono
Gansu, en la Granda Okcidento de Ĉinujo, oni ebenigas la montojn por
konstrui novan urbon kiu etendiĝos sur 25 km2. (dudek kvin
kvadrat-kilometroj)
''imagu ke ĉiuj
montoj, ĉirkaŭ vi, estos platigitaj'' diras Li Guanshui,
konstruestro. Pluraj centoj da metroj apartigas la pintojn disde la
plej profundaj valetoj. Tiu pejzaĝo de krutaj valetoj kaj de
montetoj el leŭso estas tipa en la regiono, kie la popol-nombro
estas tre malmulta. Gansu enhavas nur 25 milionojn da loĝantoj sur
teritorio preskaŭ tiel granda kiel Hispanujo, kiu, siaflanke,
nombras ĉirkaŭ la duoblon da loĝantoj.
La nombro kiun
ŝatas elstarigi la reprezentantoj de ''PCG'', la konstru-kompanio
kiu estras tiujn faraonecajn laborojn, estas 700, kiel la 700 pintoj
kiuj estos pulvorigataj dum la procezo. Ĉiutage, 100 000 kubmetroj
da tero estas translokataj kaj 600 maŝinoj funkcias. Por kompaktigi
la areojn ebenigitajn, necesas elverŝi plurajn kubmetrajn dekojn da
akvo. ''La malplej antaŭvidebla parametro - diras Li Guanghui -
estas la tempo necesa por transloki la sepultejojn kaj la ok vilaĝojn
kiuj antaŭe ekzistis. '' estas la misio de la registaro, kio ne
dependas de ni '' li sin defendas.
P.C.G. estas urĝema
entrepreno : ''tio kion ni plejbone majstras estas la rapideco
de konstruado. Ni finas plejofte trionon da tempo pli frue ol la
difinita dato '' certigas Chen Jian, respondeculo de la komunikado.
La terpecoj apartenantaj al Lanzhou estis klasifikitaj estiel
dezertoj. Ili iĝos konstrueblaj sen tio, ke Baidaiping transpasigus
la respektendan kvoton de la kultiveblaj terpecoj , kio enkodukos
belan financan operacion profite la ĉefurbon Gansu, ĉar en Ĉinujo
la municipoj sin financas dank'al la vendo de terpecoj.
La financ-muntado
pri la nova urbo Baidaoping estas iom mistera . En la Ĉinuja
gazetaro, la kreinto de la kompanio, Jan Jiehe, alnomata ''kuang
ren'' (''la frenezulo'') pro sia pasio pri gigantaĵoj, klarigas ke
li investas 22 miliardojn da juanoj (2,6 miliardoj da eŭroj) por
liveri al Lanzhou areon ''pretan al konstruo''. Reale, la kompanio
estas iom post iom repagita kaj profitas je multaj malgrandaj pruntoj
- precizas Chen Jian. Tamen la prudento estu oportuna ĉar PCG
trenas kelkajn kaserolojn (franca dirmaniero : t.e. ĝi montras
malfaman reputacion. ). La bankoj pridisputis pri li pro kreditoj
nerepagitaj.
La urba spaco de
Baidaoping estas ia satelito de alia giganta projekto, jam konstruita
de P.C.G., en la jaro 2010 (dumil dek) : la nova spaco de
Lanzhou, situanta 80 km-ojn (okdek kilometrojn) norde de la ĉefurbo,
sur ebenaĵo 2000 metrojn alta. Vastegaj avenuoj kun duoble kvin
ŝoŝeoj trairas tiun fantomecan urbon, plurajn dekojn da
kvadrat-kilometroj arean.
Arego da domegoj
kaj pluraj oficejaroj ekstaras el tero. Ĉirkaŭe, estas kamparo
sekega kaj kelkaj vilaĝoj. La nova spaco estos vera urbo kiu
projektas loĝigi 500 000 homojn en la jaro 2020 kompare la nunajn 30
000 loĝantojn. Ĝi havos sian urbodomon. Pluraj ĉinaj kompanioj jam
firme rezervis por setli same kiel Geely, la ĉina aŭto-fabrikisto,
aŭ Sany, la fabrikisto de konstru-ilaro.
Du egaj fortoj
subtenas la tuton de tiuj projektoj. Tiu de la ĉina trudema
urbanecigo, rimedo plej efika kiu ebligos la landon baskuli al forta
interna konsumado, subtenita de urba meza klaso. Kaj tiu de ''La
Granda Plano pri la Land-evoluo'' de la Ĉinujaj okcidentaj regionoj,
plano kiu asignas ekde la 1990-aj jaroj (la mil naŭcent naŭdekaj
jaroj) ambiciajn celojn pri publikaj investoj en la interna
subevoluinta parto de la interna Ĉinujo...
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire