dimanche 10 juin 2012

kultura kunveno de junio 2012. La energioj ktp...


Kultura kunveno de junio 2012. La energioj ktp...
Preparo de la prezento.
Do, hodiaŭ, ni parolos pri la energioj kaj pri kelkaj specifaj elektrejoj. Tiel, ni lernos aŭ rememoros la vortojn koncerne la energion.
Nu, oni povas klasifiki (listigi) la energiojn diversmaniere, sed mi klasifikos (listigos) ilin laŭ la ne-renoviĝantaj kaj la renoviĝantaj energioj-fontoj.

Unue ni parolos pri la ne-renoviĝantaj energioj-fontoj :
La fontoj de la ne-renoviĝantaj energioj estas :
1/ la min-karbo kiu estas uzata precipe en karbo-elektrejoj kaj simplaj hejtiloj.
2/ la nafto kies derivaĵoj estas : benzino, dizel-oleo por funkciigi la aŭtojn kaj mazuto precipe por la rekta hejtado en loĝejoj aŭ la centra hejtado de domo aŭ domego.
3/ la ter-gaso kiu estas uzata en gas-elektrejoj por produkti elektron, kaj rekte por kuirado, hejtado aŭ por centra hejtado pere de centra hejtaparato kaj radiatoroj. (La gas-elektrejoj estas plejofte gas-reaktoroj aŭ centraloj fukciantaj laŭ kombinata sistemo. (reaktoro kaj turbino)
4/ la uranio : kiu estas uzata en atom-elektrejoj. (la plej proksima estas la Bugey-elektrejo kiu estas 3600 megavatojn forta (4 oble 900 megavatoj)

Due, ni parolos pri la renoviĝantaj energifontoj :
la energi-fontoj estas :
1/ la suno (sunkolektiloj varmas akvon kiu utilas precipe por hejtado, sinduŝado, lavado de vazaro kaj la lum-elektraj ĉeloj produktas elektron.).
2/ la vento (vent-motoroj produktas elektron)
3/ la ligno kaj siaj derivaĵoj kiuj utilas al kuirado (ekz. ĝardena krad-rostilo ; ligno-karbo), rekta hejtado kaj kelkfoje hejtado pere de centra hejt-aparato).
4/ kreskaĵoj : kolzo, suker-beto, maizo, algo, ktp... por produkti bioenergion { biobenzinon (etanolon), biodizel-oleon, biogason, ktp...}.
5/ la tervarmo ( ekzemple la ter-varma elektrejo '' La Bouillante en Gvadelupo'' kiu estas 15 megavatojn pova.
6/ la akvo, (kiu produktas energion pere de la river-elektrejoj, la roj-eletrejoj, la flu-elektrejoj de maroj, la ond-elektrejoj de maroj, la marvarm-elektrejoj, la tajd-elektrejoj.
La tajd-energio estas rezulto de gravita kaj kineta energioj de la tera-luna sistemo.
Per la tajd-energio oni povas produkti elektron dumaniere.
A/ Kiel en La Rance-rivero kiu estas barita ĉe sia enfluejo per la akvobaraĵo kaj la kluzo de la tajd-centralo de ''La Rance'' kiu ekspluatas la fortojn de la tajdoj aŭ pli precize la nivel-diferencon de la akvo . La turbinoj kiuj funkcias laŭ la du direktoj nomiĝas ''Kaplan-turbino''
B/ Kaj kiel en Paimpol-brehat, kie estas aparta instalaĵo.
Do, hodiaŭ, mi prezentas projekton de instalado de submaraj flu-elektrejoj kiuj funkcias dank'al la tajd-fluo kiu rapidas po 3 metroj sekunde inter paimpol kaj la insulo bréhat. Tiu fluo funkciigas turbinon kaj rotoron de la alternatoro kiu estas ĉirkaŭ la sama ŝafto ; la fiksa statoro siavice produktas varian kurenton. Tiu kurento estas kontinuigita per enakvigita (aŭ mergita) konvertoro kaj transportita ĝis la marbordo per kablo dekkvin kilometrojn longa kaj dekkvin centrimetrojn diametra.
La turbinoj estas 16 metrojn diametraj kun centra truo 3 metrojn diametra. Tiu centra truo ebligas la trapason far la marfaŭno).
La strukturo kiu subtenas la turbinon estas tripieda kaj plenumas grund-spacon je 21 m2 (dudek unu kvadrataj metroj). La maŝino estas 21metrojn alta.
Ĉiu maŝino estas 690 tunojn peza.
La kvar maŝinoj estos enakvigitaj (mergitaj) 35 metrojn sub la surfaco kaj, tiel, metitaj sur marfundo. La teknologio de tiuj flu-elektrejoj estas simpla, konsistanta nek el multiplikanta ŝafto, nek el malvarmiga sistemo, nek el mekanika transmisio, nek el potenc-elektronaĵoj, nek el lubrifika aŭ malvarmiga fluido.
La konvertoro estas hermetika (tial lik-imuna) kaj siaj kvar metraj kuboj da fridiga likvo ne estas toksaj (do, ke la konvertoro iĝus ne-likimuna, ne estus grave).
La kablo kiu konduktas la kurenton estas ĉirkaŭita per gaino kiu konsistas el inertaj materialoj. La fluelektrejoj estas muntataj ekstere de maro, transportataj per speciala barĝo kaj poste metataj sur fundo de maro ; la nura pezo de la maŝinoj sufiĉas por konservi ilian stabilecon.
Tiu teknologio ankaŭ ebligas facilan malkonstruadon (démantèlement).La maŝinoj estas levataj kaj transportataj ankoraŭ per speciala barĝo al haveno, por esti malkonstruataj. Nur la kablo estus eligita aŭ ne, laŭ la tiama disponebla teknologio.
Resume, tiu produkt-maniero estas sendanĝera, daŭra kaj antaŭvidebla aŭ antaŭkalkulebla (la energio de la tajdo estas antaŭkalkulebla). Teorie, tiuj maŝinoj, kiuj staros laŭlonge de la bordo inter la Finistère-bordo kaj la Contentin-Bordo, havus teorie 3000 Mvatojn da povo, kio egalas la elektran povon de tri atom-produktiloj. Unu maŝino estas 0,5 Mvaton pova, kaj sekve necesus 6000 maŝinoj.
Nun, ni parolos pri la konstruistoj de tiuj maŝinoj.
Kiu konstruas la turbinojn ? La irlanda kompanio ''OpenHydro'' konstruas ilin. La turbinoj estas el vitro-fibro
La kompanio DCNS kiu posedas 11% (dek unu procentojn) de OpenHydro, konstruas la tripiedajn strukturojn kaj la barĝon. La DCNS kutime konstruas milit-ŝipojn kaj estas ŝtat-proprietaĵo po 60 procentoj kaj Thalès-proprietaĵo po 40 procentoj. (parenteze la homoj mortigitaj per bombo en Karaĉio estis dungitoj de DCNS)
La industria ĉeno de DCNS projektas konstrui, poste, en ''Cherbourg'' po cent tajd-elektrejoj ĉiujare ekde la jaro 2018. Ĉirkaŭ mil homoj estos verŝajne dungataj.
Poste, tiuj maŝinoj estos la proprietaĵo de EDF (Elektro De Francujo) kiu ekspluatos ilin.

{ Rememorigo pri la mezuroj :
La kablo havas dekkvin km-ojn (kilometrojn) da longo (imito de Fundamento : (tiu-ĉi riverego havas ducent kilometrojn da longo).
La longo de la kablo estas dekkvin kilometroj. (paĝo 127;pomego)
(Nun oni diras prefere) : la kablo estas dekkvin km-ojn longa

la turbino havas dek-ses metrojn da diametro.
La diametro de la turbino estas dek ses metroj.
(prefere) : la turbino estas 16 m-ojn diametra.

La konvertoro estas 4m3-ojn volumena. (la konvertoro estas kvar metrajn kubojn volumena) (kontrolu mem tiun lastan aferon)

La vato (aŭ ŭato) estas mezurunuo de povo. (PIV)
Do, ekzemple : la elektrejo estas 900 MW-ojn pova. (naŭcent megavatojn pova)
La povo de la elektrejo estas 900 MW-oj.}
michel.ahado@laposte.net  aŭ  michel.ahado@gmail.com       

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire