lundi 28 mai 2012
Alexandra David-Neel
Alexandra David-Neel (Aleksandra
David-Nil)
La mirinda vivo de la vojaĝema
verkistino celanta la absolutan feliĉegon.
Homo kun grandeco tia kian oni
renkontas malofte ; de la supro de sia alto, 1,56m, Aleksandra
David-Nil (1868-1969) neniel timis traviziti (trakuri) ''la vastan
mondon'' , kaj ankaŭ ne timis lukti kontraŭ la inokulitaj ideoj kaj
la tiamaj konvencioj.
Feministo, anarkiisto, verkisto,
priOrient-esploristo kaj fama vojaĝisto, tiu virineto, naskita en
''St-Mande'' en la departemento ''Val de Marne'', neniam staris en
sama loko, nek korpe, nek mense. Movita per neĉesema scivolemo, ŝi
konvinkis sin, ekde la infaneco (pri tio), ke la vera vivo estas
aliloke.
En la 15-a aĝo, ŝi fuĝas en
Anglujon, (tio) kio estas mirindaĵo kaj skandalo en tiu epoko. Sed,
du jarojn poste, ŝi re-fuĝas, ĉi-foje, en Italujon.
Neobeema, Aleksandra David-Nil celas
liberan pens-manieron, trovas tra la Budhismo la rimedon por celi
(atingi) ĝin. Tiam ŝi obligas siajn priOrientajn sciojn, lernas
Sanskriton (aŭ la sanskriton), studas la muzikon kaj la kanton. Ŝia
renkonto kun fervojista inĝeniero, Filip Nil, kun kiu ŝi edziniĝas
en la jaro 1904, ebligos ke ŝi vivu laŭ sia volo.
Malpli edzo ol mecenato, li financos
efektive la stud-vojaĝojn de sia edzino, kiu estas ĉiam fora,
kelkfoje dum longaj jaroj, ekzemple, de 1911 ĝis 1925, 14 jaroj, dum
kiuj, ekforiranta de sud-hindujo, ŝi alvenos, post nekredebla
odiseado, en Lasaon, la ĉefurbo de Tibeto, tiam fermita al
fremduloj.
Antaŭ ol atingi Lasaon, ŝi devige
marŝis laŭ 7000 km-oj, transpasis malpermesatajn landlimojn,
nekonatajn kaj frostajn landojn de l'Himalajo. Ŝi ankaŭ renkontis
la dek trian ĉeflamaon (dalai- lamaon), restadis dum 2 jaroj en
Himalaja ermitejo, konsilis la efemeran reĝ-heredanton en Sikimo,
renkontis klerulojn kaj saĝulojn.
Spektu filmon per kanalo ''Arte'',
semajnfine, je 20:30 (aŭ je la dudeka kaj duono) , la 1-an de junio.
Dankon !
lundi 7 mai 2012
dimanche 6 mai 2012
Fablo
Fablo:
Oldulo
kaj azeno
Oldulo
sur azeno, irante, ekvidis
ejon
herboriĉan kaj florriĉan
Li
liberigas sian beston,
kaj
la griza besto kuras
tra
la herbo sternante sin,
gratante,
kaj frotante,
saltante,
kantante, pastiĝante
kaj
igante la lokon tute raza.
La
malamikoj tiam alvenas.
« Ni
fuĝu ! Diris la oldulo.
-Kial?
respondis la azeno:
Ĉu
mi portus duoblan ŝarĝon ?
-certe
ne!, li diris, piedfuĝante
-Tial,
mi fajfas pri kies mi estas !
Vi,
Fuĝu kaj lasu min pastiĝi.
Mastro,
ja, estas la vera malamiko.
Kaj,
certe, kiel saĝulo mi tion diras.
mardi 1 mai 2012
Inscription à :
Articles (Atom)