lundi 18 février 2013

boeing! boeing!


Ĉu la Boeing 787 estas juvelo tro rompiĝema ?
Enketo funde esplorema komenciĝos por klarigi la incidentojn kiuj trafas la plej novan jeton de la konstruisto.
Miriga estis la gazetara konferenco, aranĝita la 11-an de januaro de Rej Lahud, la transport-ministro kaj Rej koner, la estro de la civila transportilaro de Boeing. Resume : la usona registaro komencos funde esplori pri la incidentoj kiuj freŝdate trafis plurajn jetojn Boeing 787, kiuj estas la plej modernaj de la konstruisto. ''Konceptado*, fabrikado, muntado'', ĉio estos kontrolata . Sed la verdikto estas antaŭkonata : tia avio estas tiel fidinda, certigis S-o Lahud, ke li mem neniel timus enaviiĝi en ĝi.
En malmulte da tagoj la jeton 787 trafis incidentoj kiu malkvietigis same kiel dum la elprovadoj antaŭ la surmerkatigo.
Vendredon, la japana kompanio ANA raportis du damaĝojn :fendeto sur stirej-luko, kerosen-ellaso sur alia avio (ellasoj de karburaĵo jam antaŭe aperis en decembro 2012). Mardon, jeto 787 surteriĝis urĝeme en Usono, post la halto de unu el ĝiaj ses generiloj. La antaŭan tagon, brulo trafis similan japanan jeton JAL en Boston-o (Masaĉuseco).
La Usona registaro kaj la avi-konstruisto devis do trankviligi aĉetantoj kaj publik-opinion. Sed kvankam S-o taksis ke la incidentoj valoras tiujn de la unuaj jetoj 737 -plej granda komerc-sukceso de Boeing- li penis konvinki. Kiel diras S-o Riŝar Abulafia, avi-fakulo de la konsilistaro Teal Grupo. ''la kapdoloroj daŭros ankoraŭ longe por Boeing kaj ties klientoj.
La Bostona incidento montriĝas la plej grava. La 10-an de Novembro 2010, brulo jam okazis dum flug-elprovado. Deveno : la elektra cirkvito. Jam, Boeing neniam sukcesis forigi la timojn koncerne la fidindadon al elektraj solvoj kies nombro estas multega. La 787 uzas kvinoble pli da elektraĵoj ol alia avio de sama tipo. Kaj ĝiaj pilaroj el litio estas rigardataj kiel pli flamemaj ol la tradiciaj. La enketo, substrekis S-o Lahud, ekzamenos kiel la elektraj kaj meĥanikaj sistemoj interagas.
De la flanko de Japanujo, la afero estas sekvata atentege ĉar la enlandaj firmaoj peras la ĉefajn komponantojn de la jeto. Tiel la revolucia fuzelaĝo, kies 50% estas el karbon-fibro finpretigita de Toraj kaj muldita de '' Kawasaki heavy industries'', por karburaĵo-konsumo, diris Boeing, malpliiĝinta je 20%. La firmao ''GS Yuasa'' kiu fabrikas la pilaron de la avio -ĝi ankaŭ fabrikas el ili por la aŭtoj- asertas ke neniu el ili ĝis nun ekbrulis.

Malfruigoj (prokrastoj) de liverado
La du japanaj kompanioj JAL kaj ANA mendis 111 ''dreamliner''. ANA estis la unua por aĉeti kaj utiligi ilin- ekde oktobro 2011. Laŭ la kompanio, la parto de la avioj kiuj ekflugas akurate sen vartado-problemoj atingas 99,3% por la 787, nivelo juĝata kiel ''rimarkinda''. ( 98,8% por la aliaj jetoj).
Transportistoj kaj japana registaro subtenas senrestrikte Boeing-on. '' kiam ni ekfunkciigas avion, ANA deklaris, ni antaŭvidas komencajn problemojn kaj ni konsideras ilin. Fronte la ripeton de la incidentoj, ''ĉio kion ni povas fari nun estas diri kaj diri al niaj klientoj ke la avio estas fidinda''. La japana transport-ministraro juĝas la ''dreamliner'' ''tre fidinda. Ĝi prezentas malpli da problemoj ol la aliaj fukciantaj avioj'' li deklaris al ĵurnalo ''Mainichi'', tamen sin dirante atenta al la Usonaj esploradoj.
La komenco de la enketo starigas loĝistikajn problemojn gravajn por Boeing. Ĝis nun, la konstruisto liveris 80 aviojn kaj registris.800 mendojn. Tamen la liverado-prokrastoj jam akumuliĝis. Se novaj malfruigoj estus regristrataj, tio malsimplus la planojn de produktado. Tiu enketo ankaŭ enkludas riskojn por la Usona Registaro de Avi-Kontrolado ( Federal Aviation Administration-FAA) kiu permesis la surmerkatigon de la ''dreamliner''. Ĝi, ja, akompanis tiun permeson de multaj ''specialaj kondiĉoj''. Ĝi, nun, devas pravigi la donacon al Boeing de tiu atestaĵo kaj eviti ke la obligo de tiuj incidentoj mistrafu siajn proprajn prerogativojn.
En unu komunikaĵo, Boeing sin proklamas tute fidema en la estonto de la avio. La klientaj kompanioj , unue ANA kaj JAL, konfirmis ke ili ne ŝanĝos siajn mendojn, same kiel Air India, kiu funkciigis, tri jarojn anticipe, la avion por linio inter ''New Delhi kaj Parizo''. Sed respondeculo de la Hinduja registaro esprimis, vendredon, sian ''maltrankviliĝon''.
.