Ĉu
la Boeing 787 estas juvelo tro rompiĝema ?
Enketo
funde esplorema komenciĝos por klarigi la incidentojn kiuj trafas la
plej novan jeton de la konstruisto.
Miriga
estis la gazetara konferenco, aranĝita la 11-an de januaro de Rej
Lahud, la transport-ministro kaj
Rej koner, la estro de la civila transportilaro de Boeing. Resume :
la usona registaro komencos funde esplori pri la incidentoj kiuj
freŝdate trafis plurajn jetojn Boeing 787, kiuj estas la plej
modernaj de la konstruisto. ''Konceptado*, fabrikado, muntado'', ĉio
estos kontrolata . Sed la verdikto estas antaŭkonata : tia
avio estas tiel fidinda, certigis S-o Lahud, ke li mem neniel timus
enaviiĝi en ĝi.
En
malmulte da tagoj la jeton 787 trafis incidentoj kiu malkvietigis
same kiel dum la elprovadoj antaŭ la surmerkatigo.
Vendredon,
la japana kompanio ANA raportis du damaĝojn :fendeto sur
stirej-luko, kerosen-ellaso sur alia avio (ellasoj de karburaĵo jam
antaŭe aperis en decembro 2012). Mardon, jeto 787 surteriĝis urĝeme
en Usono, post la halto de unu el ĝiaj ses generiloj. La antaŭan
tagon, brulo trafis similan japanan jeton JAL en Boston-o
(Masaĉuseco).
La
Usona registaro kaj la avi-konstruisto devis do trankviligi aĉetantoj
kaj publik-opinion. Sed kvankam S-o taksis ke la incidentoj valoras
tiujn de la unuaj jetoj 737 -plej granda komerc-sukceso de Boeing-
li penis konvinki. Kiel diras S-o Riŝar Abulafia, avi-fakulo de la
konsilistaro Teal Grupo. ''la kapdoloroj daŭros ankoraŭ longe por
Boeing kaj ties klientoj.
La
Bostona incidento montriĝas la plej grava. La 10-an de Novembro
2010, brulo jam okazis dum flug-elprovado. Deveno : la elektra
cirkvito. Jam, Boeing neniam sukcesis forigi la timojn koncerne la
fidindadon al elektraj solvoj kies nombro estas multega. La 787 uzas
kvinoble pli da elektraĵoj ol alia avio de sama tipo. Kaj ĝiaj
pilaroj el litio estas rigardataj kiel pli flamemaj ol la tradiciaj.
La enketo, substrekis S-o Lahud, ekzamenos kiel la elektraj kaj
meĥanikaj sistemoj interagas.
De
la flanko de Japanujo, la afero estas sekvata atentege ĉar la
enlandaj firmaoj peras la ĉefajn komponantojn de la jeto. Tiel la
revolucia fuzelaĝo, kies 50% estas el karbon-fibro finpretigita de
Toraj kaj muldita de '' Kawasaki heavy industries'', por
karburaĵo-konsumo, diris Boeing, malpliiĝinta je 20%. La firmao
''GS Yuasa'' kiu fabrikas la pilaron de la avio -ĝi ankaŭ fabrikas
el ili por la aŭtoj- asertas ke neniu el ili ĝis nun ekbrulis.
Malfruigoj
(prokrastoj) de liverado
La
du japanaj kompanioj JAL kaj ANA mendis 111 ''dreamliner''. ANA
estis la unua por aĉeti kaj utiligi ilin- ekde oktobro 2011. Laŭ
la kompanio, la parto de la avioj kiuj ekflugas akurate sen
vartado-problemoj atingas 99,3% por la 787, nivelo juĝata kiel
''rimarkinda''. ( 98,8% por la aliaj jetoj).
Transportistoj
kaj japana registaro subtenas senrestrikte Boeing-on. '' kiam ni
ekfunkciigas avion, ANA deklaris, ni antaŭvidas komencajn problemojn
kaj ni konsideras ilin. Fronte la ripeton de la incidentoj, ''ĉio
kion ni povas fari nun estas diri kaj diri al niaj klientoj ke la
avio estas fidinda''. La japana transport-ministraro juĝas la
''dreamliner'' ''tre fidinda. Ĝi prezentas malpli da problemoj ol la
aliaj fukciantaj avioj'' li deklaris al ĵurnalo ''Mainichi'', tamen
sin dirante atenta al la Usonaj esploradoj.
La
komenco de la enketo starigas loĝistikajn problemojn gravajn por
Boeing. Ĝis nun, la konstruisto liveris 80 aviojn kaj registris.800
mendojn. Tamen la liverado-prokrastoj jam akumuliĝis. Se novaj
malfruigoj estus regristrataj, tio malsimplus la planojn de
produktado. Tiu enketo ankaŭ enkludas riskojn por la Usona Registaro
de Avi-Kontrolado ( Federal Aviation Administration-FAA) kiu permesis
la surmerkatigon de la ''dreamliner''. Ĝi, ja, akompanis tiun
permeson de multaj ''specialaj kondiĉoj''. Ĝi, nun, devas pravigi
la donacon al Boeing de tiu atestaĵo kaj eviti ke la obligo de tiuj
incidentoj mistrafu siajn proprajn prerogativojn.
En
unu komunikaĵo, Boeing sin proklamas tute fidema en la estonto de la
avio. La klientaj kompanioj , unue ANA kaj JAL, konfirmis ke ili ne
ŝanĝos siajn mendojn, same kiel Air India, kiu funkciigis, tri
jarojn anticipe, la avion por linio inter ''New Delhi kaj Parizo''.
Sed respondeculo de la Hinduja registaro esprimis, vendredon, sian
''maltrankviliĝon''.
.