mercredi 23 janvier 2013

aktivulino


Hubertine Auclert.
La virinoj, kies destino estas anticipe difinita de la juro, ne estas almozulinoj ; ili estas kreditoroj kiuj konsentas de tro longa tempo krediton al viroj ; la virinoj devas, en la privata kaj publika terenoj, proprigi al si sian agado-parton kaj sian suvereneco-parton
Tial ni instigas tiujn, kiuj estas en la platonaj (pure idealaj) postuloj pri sociaj rajtoj, ne uzi senutile tiom da fortoj kaj rezigni iliajn revojn por sekvi nin sur serioza tereno de la politikaj rajtoj, ĉefaj rajtoj el kiuj elfluos la aliaj virin-rajtoj.
Ĉar oni ne povas postuli de la homa specio pli da perfekteco ol ĝi enhavas ; La tutan tempon kiam viroj estos la nuraj posedantoj de la regpotenco, ili praktikos kaj aplikos ĝin profite al si, kaj la tutan tempon kiam la viroj leĝos, ili leĝos kontraŭ ni profite al si.
Parlamenta Ĉambro de viroj kies tri kvaronoj de anoj alt-rangiĝis dank'al edziĝo, neniam reformos la leĝon kiu ordonas al edzoj enpoŝigi, kiel aĉaj Alfonsoj*, la doton aŭ la salajron de ilia edzino.
Eĉ se Ĉambro de viroj balotus pri la edziĝo-rompo laŭ leĝo plej taŭga, la virinoj estus ankoraŭ kontraŭrajte senigitaj ; la viro, estanta ambaŭ juĝisto kaj kontraŭulo, rajtus apliki aŭ ne, la edziĝo-rompon.
La virinoj kiuj deziras civilajn rajtojn, tiuj kiuj volas edziĝo-rompon laŭ justaj rajtoj, la reformon de la edziĝo-leĝoj, kompletan instruon, la rajton al profito-donaj laboroj, devas nepre unuiĝi por konkeri la politikan reg-potencon, ĉar tiu potenco permesos al ili estigi la leĝojn kiujn la virinoj deziras.
Tiuj kiuj ne volas daŭrigi la virin-antaŭstaton devas aliĝi al la ''Nacia Asocio pri la Virina Voĉdon-Rajto, sed nur aligi sin ne sufiĉas, endas ankaŭ aligi parencojn, amikojn ; endas allogi per propragando vilaĝanojn kaj urbanojn.
Tiu asocio, kiu enhavas inter siaj honortitolaj anoj, S-ino Juliino Adam, eminenta estrino de la ''Nova Revuo'', kies salonon uzis la liberalaj patriotoj dum gravaj tempoj por konsiliĝi profite Francujon kaj Respublikon, kaj kiu enhavas en sia estraro Parizajn municipajn konsilistojn, Parizajn kaj provincajn deputitojn, estigos, klerigante la popolon pri iliaj avantaĝoj, rajtoj kaj devoj, grandan opini-reagon el kiu fontos la virin-libereco.
*En franca slango, la Alfonso (un Alphonse) estas viro kiu vivas dank'al mono de kunulino aŭ de prostituitino.
Hubertine Auclert estas la unua franca sufrageto (aktivulino pri virina balot-rajto). Ŝi naskiĝis la 10-an de Aprilo 1848, en vilaĝo de la departemento ''Allier'', ene de multnombra familio ; senpatra orfino ekde la 9-a aĝo, ŝi estis edukita en monaĥinejo. Komence, fervore katolika, kaj poste, sendia, ŝi ankaŭ fervore aktivos en politikaj luktoj. La proklamo de la Respubliko mirigas ŝin kaj, entuziasmigita de la paroladoj de ''Victor Hugo'', de Maria Deraismes'' kaj de ''Léon Richer'', ŝi iras al Parizo por defendi la ''liberecon de sia sekso'' . En la jaro 1876, ŝi fondas virinistan movadon ''la virin-rajto'', kiu iĝos '' la virina voĉdon-rajto'' en la jaro 1883. Jen tio kiu evidentigas la ĉefo de ŝia virinismo: la voĉdono estas la ĉefa el ĉiuj rajtoj, ŝi opinias. Ŝi revas pri konstitucianta asembleo konsistanta egal-nombre el virinoj kaj viroj kaj elstarigas la egan problemon de la senpagata mastruma laboro . Sed ŝi penas konvinki la virinistoj kiuj pensas ke la instruo, la laboro, la reformo de la civilaj rajtoj devas esti la unuaj etapoj. En la jaro 1881 ŝi fondas sian propran ĵurnalon ''la civitanino'' kiu dissendas siajn virinistajn konceptojn kaj siajn aŭdacajn proponojn, interalie la strikon pri imposto ( ''kiu ne voĉdonas, tiu ne pagas'' ). ŝi devas atendi la komencon de la 20-a jarcento por senti la virinistan movadon iom aktivi pri la politikaj rajtoj. Kiam ''La Franca unio pri la virina voĉdon-rajto'' estas fondita, Hubertine Auclert (Hubertin Okler) restas adepto de la radikalaj kaj mediataj metodoj, rompante balotujon okaze de municipaj balotoj (1908) kaj kandidatiĝante pri la deputitoj (1910). ŝi restas aktivulino ĝis sia morto,en Parizo, la 4-an de aŭgusto 1914.

M.A.
Tiu artikolo aperos kiel kutime en la gazeteto : La Konfeto. (se vi vidas erarojn, ne timu diri.)