jeudi 18 octobre 2012

Ebriiĝu


Ebriiĝu !
Estu ĉiam ebria, tio estas ĉio kaj unika temo. Por ne senti la teruran ŝarĝon de la tempo kiu rompas viajn ŝultrojn kaj klinas vin teren, ebriiĝu senĉese.
Sed el kio ? El vino, el poezio aŭ el virto, laŭ via volo, sed ebriiĝu !
Kaj se iam sur ŝtupoj de palaco aŭ sur verda herbo de fosaĵo, vi vekiĝas, jam iom malebriiĝinta, demandu la venton, la ondon, la stelon, la birdon, la horloĝon, ĉion kiu fuĝas, ĉion kiu plendas, ĉion kiu ruliĝas, ĉion kiu kantas, ĉion kiu parolas, demandu kioma horo estas . Kaj la vento, la ondo, la stelo, la birdo,la horloĝo respondos al vi : estas la favora horo por ebriiĝi ; por ne esti la sklavo suferinta de la tempo, ebriiĝu, ebriiĝu senĉese el vino, poezio aŭ el virto, laŭ via volo.
Ŝarl Bodler