lundi 16 avril 2012


Lasta temo, de kultura kunveno : ''kiel vi imagas la estontecon en la jaro 2025 ; bonvolu skribi kaj prezenti kelkajn liniojn por debati''

mia prezento :
Ebla letero skribota la 14-an de aprilo 2025''

La 14-an de aprilo 2025.
Al homoj de la jaro 2050.
Mi sendas leteron al estontaj homoj por ke oni rememorigu kiel estis la vivo sur Tero en la jaro 2025. Mi estas sepdekjara kaj ankaŭ bone fartas. Kompreneble, mi estas delonge Esperantisto, kaj bone okupiĝas per tiu ŝat-okupo. La kuracistoj ekvidis ke la Esperantistoj vivas kaj bonfartas pli longe ol aliaj homoj kaj tial kuraĝigis kaj ankoraŭ nun kuraĝigas la homojn adopti tiun lingvon. Por multaj, la kuracisto estas aŭskultinda homo, kaj pro tio la nombro de esperantistoj pli kaj pli grandiĝas. Do, pro la granda nombro de Esperantistoj la diversaj eŭropaj administracioj adoptis tiun lingvon. Nun, eĉ kiam oni malkontentas de la registaro, oni reklamacias Esperante. Delonge, la Esperantistoj aŭskultis la Esperantajn radio-elsendojn, kiel la ĉina, aŭ brazila aŭ pola, kaj sekve, la aliaj radioj kaj televidoj perdante aŭskultantojn komencis elsendi de sama maniero. La reklamistoj nun sin turnas pli ofte al Esperantistaroj kaj reklamas per specifaj markoj; Ĉi-tie, en Liono kaj ĝiaj ĉirkaŭejoj, en la stratoj, anstataŭ anglaj markoj estas ŝikaj Esperantaj markoj kiel ''lindaj mebloj'', ''vin-trinkejo'' aŭ ''ruĝa drinkaĵo''; ''trinki-sen-soifi''; ''la perfektaj ŝuoj''; ''la jarmodaĵoj' ktp... Ankaŭ la premgrupoj kiuj sin rapide ariĝis post la 2015-a jaro devigis la fabrikistojn gravuri aŭ stampi ĉiujn hejmajn objektojn. Ekzemple, la seĝo estas diskrete stampita per ''seĝo''. La komputilo, la tablo, la potoj, foteloj, kaj ankaŭ la ĉirkaŭaj aĵoj: plafono, planko, fenestro, ŝutroj ktp... ktp..ĉio estas stampita; pri la hejmo mem, estas almenaŭ cent vortoj kiujn ni ne plu bezonas memori. Pri la teknikaj aferoj, tiuj stampoj helpas ankoraŭ pli. Nur pri la aŭto,ĉio estas nomata per delikata kursiva stampo, eĉ la plej etaj akcesoraĵoj. En la socio, pro tiuj stampoj, multaj parolas aŭ Esperante, aŭ miksas senintence la du lingvojn, dirante, ekzemple : '' j'en ai marre de cet ''aĉulo'' aŭ '' mon prof min tedas'' ''morgaŭ, on déménage'' ; anstataŭ diri : ''t'es ouf'' kelkaj diras ''t'es zanefre''
Kutime, la homoj maljuniĝintaj ne sukcesas ŝanĝi je vivmaniero. Ĉi-foje estas la junuloj kiuj estas devancataj en la novaj teknikoj. La maljunuloj estas frandaj je novaĵoj kaj estas kovritaj de novaj aparatoj : La komputiloj de lasta modo, kaj precipe la buntaj kaskoj por aŭskulti Esperanton de la tuta mondo. Tuj kiam la radio-parolanto parolas antikvan lingvon, ili ŝanĝas je kanalo. Same, kiam la fi-junuloj parolas al ili en netaŭga lingvo ili ŝajn-aspektas surdaj. Ankaŭ la korpa interno de la maljunuloj estas farĉita de nanoteknologiaj aparatoj. Ekzemple, ŝipetoj mikroskopaj, pli etaj ol homa ĉelo, travojaĝas la arteriojn por detrui gluaĵojn el kolesterolo. Inteleligentaj piloloj ellasas la ĝustan kvanton da medikamento en la ĝusta momento. Liliputaj boatoj patrolas la tutan korpon por forigi la danĝerajn virusojn aŭ bakteriojn.Etetaj akumulatoroj alterne ŝarĝas la pilojn de korstimulo. Malgrandaj sensiloj kontrolas la staton de paciento dum kururgia operacio.Ktp...Tiu progreso en la kuracado grandiĝas dank'al multdiversaj aparatetoj.
Kiel en usono, tiuj oldaj premgrupoj estras pri pluvo aŭ suno. Ekzemple, kiam la registaro volis antaŭ du jaroj malpermesi la aŭto-stiradon far la maljunuloj, la premgrupoj de tiuj-ĉi petis rezervitajn vojojn kaj ankaŭ petis pedal-aŭtojn, fakte triradajn veturilojn kun formo de rugbeo-pilko kun elektra asisto. La akcidentoj estas oftaj; tiuj veturiloj malaltaj rapidas kiel raketoj kaj ties bremsoj ne estas tre fortaj. Kiam okazas tamponado, ili bruas kiel paper-sakoj kiujn oni eksplodigus. Hieraŭ mem oldulo sin trovis sur branĉo de urba arbo kapon malsupren post terura tamponado. Ankaŭ por la sociaj luktoj, la premgrupoj de la ''grumbluloj'' kiel ili sin nomas, estas ĉiam pretaj kontesti. Koncerne la energion kaj pro ilia ĉiama kontesto, nur restas tri nukleaj centraloj en la okcidenta bordo de la lando. Ili ankaŭ devigis ĉiujn antikvajn ŝipojn produkti iom da elektro, per iliaj motoroj al kiuj oni aldonis alternatoron kaj same por la nukleaj submarŝipoj. Tamen, la preskaŭa tuto de la elektro estas precipe produktita de submaraj elektrejoj kiuj funkcias dank'al tajdo. Tiuj pezaj elektrejoj estas simple metitaj sur fundo de maro. Tiel metitaj sub la surfaco de la maro aŭ oceano, neniu vidas ilin kaj tial neniu kontestas. Ankaŭ por ŝpari energion la novaj ŝipoj konstruotaj havas laŭ la novaj normoj grandan sintezan rigidan velon leveblan laŭpove kaj laŭutile
La avioj ne plu ekzistas krom por la eminentaj politikistoj. Nur ŝvebas aerŝipoj kiuj plaĉas multe pli ol la anktivaj avioj. Kompreneble, la pasaĝeroj ĝojas ke ili bone spektas la suban pejzaĝon.
La novaj domaj konstruaĵoj ankaŭ devige havas duoblan tubon por varmigi la aeron venantan de la ekstero, tra la profunda tero por renovigi la enan aeron. La izolado estas perfekta. La grumbluloj delonge kontestis ke estas honto gardi la kompatindajn maljunulojn en plena malvarmo kaj tial ricevis subvencion por varm-izoli iliajn domojn, kaj poste plendis al familia junularo ke eĉ kontraŭ mono, ili ne helpas ilin por varm-izoli ilian neston, kaj poste senĉese petis de la ŝtato ricevi elektron de pli malalta prezo pro la grandaj klopodoj kaj penoj por ŝpari la fortojn de la nacio. Malgraŭ ĉiuj helpoj, ili ĉiam diras: estas honto! Estas honto!
Ekzemple hieraŭ, maljunulo cent kvin jarojn aĝa, mortiĝis dum granda manĝado en Bocuse-restoracio (fama restoracio en Liono)pagita de siaj du filoj . Li estis festumanta sian rekordon de subvencioj ricevitaj. Oni sciis ke li estis en la movado de la ''Ginjoloj*''. Kaj pro la okazo, oni sciis ke ili estis manĝantaj multe da tripaĵoj ; kompreneble pro la vegetananoj, manĝi pli ol 40 gramojn da viando tage estas malpermesate. Pro tiu anekdoto, la asocio de la '' njafronoj*'' la alia konkurenta movado de la grumbluloj, ege malbonkritikis la ginjolojn* dirante: estas honto! Estas honto!
Do, por resumi la situacion, la vivo estas sufiĉe bela por tiuj kiuj plezuras ĝoji pri la vivo. Kaj mi esperas ke kiam vi malfermos la leteron en la jaro 2050, vi eltrovos ke la vivo en la jaro 2025 ne estis tiel aĉa kiel rakontite kaj ankaŭ esperas ke tiu letero almenaŭ vin ridetigos.
* Guignol kaj Gnafron * estas famaj Lionaj marionetoj.

lundi 9 avril 2012

esperanto

Ekoloro
Esperanto, Libereco kaj Liono (Lyon), estas la tri vortoj kiuj karakterizos tiun retejon.
Esperanto estas lingvo kreita de Ludoviko Lazaro Zamenhof por interkompreniĝi en la tuta mondo.
Tiu retejo estos ĉiam en Esperanto. La tekstoj estos ĉiam en Esperanto
La libereco en ĉio kaj por ĉiuj estas meditinda. Tiel, la libereco ĉiam estos la fadeno kiu gvidos la funkciadon de tiu retejo.
Liono(Lyon) estas urbo ŝatata de mi. Mi ne loĝas en tiu urbo sed nur bezonas duonhoron por atingi ĝin.
Tiu retejo funkcios simple. Almenaŭ unu teksto ĉiusemajne estos verkita skribe aŭ parole en video.
Tiuj kiuj volos aperi en tiu retejo petos de mi, tutsimple. Por la reklamoj, ili devos esti en Esperanto aŭ du lingve.
Kontakto :michel.ahado@gmail.com
Dankon !
Unua paĝo verkita la 8-an de aprilo 2012.