Rejno-oro
La
germanoj angore sin demandas
kien malaperis la
Rejno-oro.
Ĉu
la rezervaĵoj de la Federa Banko estas gardataj sendanĝere ?
Ĵus antaŭ la jaro 2013, ducentjariĝo de la nasko de Vagnero, la
obsedo pri oro re-aperas.
Iu
estrarano de la Federa Banko, iris mem, Oktobro-meze, en la straton
Vrijer, ĉe la sidejo de La Franca Banko. Li petis iri en ties
kelojn por ekzameni la numeritajn or-ingotojn kiujn la Federa Germana
Banko enmetis jam de longaj jaroj. Pli-malpli 374 tunoj estas
registritaj je ĝia nomo. La respektinda reprezentanto de la Germana
Ĉefbanko elsupreniris, ŝajnanta, sekve la kontrolon, trankviligita.
Tiu
rutina vizito, kiel notite en Parizo, estis malbanale grava ĉi jare.
''ĉu vi bone gardas tiun oron ?'' demandis furioze, en pasinta
septembro, iu grava ĵurnalo konservativa, alparolante Kristian
Nŭaje''. Kaj la estro de la Franca Banko, kiu enhavas en siaj
sub-grundoj la metalon de pluraj Centraj Bankoj (el kiuj la Eŭropa
Centra Banko), respondis devige kaj precize : '' La oro estas
bone gardata, ĉe granda profundo, en ĉambro ĉirkaŭita de
subsurfaca akvotavolo. Evidente, oni ne alpruntas ĝin. Niaj
klientoj povas vidi ĝin propre kiam
ili volas.
2/
Vera psikozo disvastiĝis lastatempe transRejne. Civitana prem-grupo
ariĝis, sub frapfrazo :'' rehejmigu nian oron'', kaj deputitoj
de la ''CSU'' kaj de la ''FDP'' (liberaloj), interligitaj al Angela
Merkel sekvis la peton :''la tuto de la oro rehejmu al ni :
Ni devas esti certaj pri la rezervaĵoj, precipe pro tiu krizo''
deklaris i.a.(interalie) H-P Haŭstejn, de la FDP. Eĉ la germana
revizora kortumo metis ''salon sur vundon'' : En raporto
aperinta la 22-an de Oktobro, tiu-ĉi bedaŭras ke vera publika
kontrolo pri la rezervaĵoj de la flava metalo neniam estis
plenumita, ĉu de la Federa Banko, ĉu de kontrolisto oficiale
akceptita''.La Germana Centra Banko posedas nun la plej gravajn
or-rezervaĵojn en mondo, krom tiuj de la usona FED, sed kun tiu
strangaĵo ke ĝi gardas 69% (sesdek naŭ procentojn) da sia stoko,
en ''amikaj'' landoj. La
3396 tunoj nun registritaj en bilanco de la Federa Banko, valorantaj
143 miliardoj da eŭroj, estis akirataj honeste kaj honore dum la
jaroj1950-aj kaj 1960-aj. Ruinigita sekve la militon, la Germanujo
sukcesis rapide ŝpari gigantajn financajn troaĵojn. Kaj dank'al la
or-borso (Gold exchange standard ) kiu, ĝis sia malapero en la jaro
1971, permesis al la ŝtatoj ŝanĝi (konverti) la rezervaĵojn en
oron po la fiksita kurzo de 35 dolaroj por 1 unco ( surpriza
fortuno), vera trezoro formiĝis. La unuaj aĉetoj komenciĝis en la
jaro 1951, pri 529 kilogramoj. Ĉiuj malbonoj de l'mond' komenciĝis
la tagon kiam la nano Alberich ŝtelis ĝin disde la Rejno-fraŭloj
kiuj estis gardantaj ĝin. La obsedo pri oro kaj pri ties pureco
datiĝas de longe, des pli ke Vagner mem inspiriĝis el legendoj de
la 13-a jarcento. La senpacienco de la germana opinio notiĝas ankaŭ
pro aparta financa kunteksto.3/ Pro loĝistikaj kialoj kaj pro timo
de Soveta invado, tiun grandvaloran metalon oni konservis
eksterlande.
Ofendita
per la protestado, la Federa Banko plendis ke ''la debato en
Germanujo absurdiĝis'', laŭ la vortoj de Karl-Ludoviko Thiel, unu
el ses estroj. Ĝi, tamen, devige verkis raporton. En tiu oficiala
raporto, ĝi agnoskis ke ĝi nur konservas 1036 tunojn en sia sidejo.
Sed 1536 tunoj lokiĝas en la sub-grundoj de la Nov-jorka FED 25
metrojn profunde ; 450 lokiĝas en Londono, kaj 374 en Parizo.
Kaj rememorigante ke ĝi plene fidas al samprofesiuloj, ĝi
substrekas ke ĝi jam rehejmigis , antaŭ 10 jaroj, 960 tunojn
el Londono. '' Ne mankis unu gramo'' ĝi respondis al kritikantoj.
Krome,
la F.B. promesis, antaŭ la parlamentaro, rehejmigi el nov-jorko po
50 tunojn /jare en la tri venontaj jaroj. ''tio ebligos la
kontrolon de tiuj ingotoj, ties refandiĝon kaj ties
kvalit-certecon.'' laŭ iu komunikaĵo. Tiom da klarigoj celantaj
kvietigi la popolopinion.
Proksimiĝe
al la jaro 2013 dum kiam la operoj en tutmondo solenos la
ducentjariĝon de Riŝar Vagner, la germanoj reludas strangan novan
version de ''la
Rejno-oro''. En
la Vagnera verko, la oro devas resti tute pura, en la plejprofundo de
la riverego ;4/ Male al ''La Barbara Relikvo'' per kio John
Maynard Keynes nomis la oron, tiu-ĉi eble iĝos tre eminenta en
Eŭropo : la ''germana konsilistaro de la saĝuloj'' konsilis
starigi '' eŭropan
amortizo-fonduson por ŝtat-ŝuldo''
kiu estus garantiita per la or-rezervaĵoj de la partoprenantaj
ŝtatoj. La landoj kiuj ne respektus la ludon estus devigataj cedi
siajn havaĵojn.
La celo lokigi en sekura loko
(sankt-lokigi) la nacian or-trezoron esprimas la malfidon pri eŭro,
t.e. formo de baza naciismo pri kiu Hugo Chavez donis ekzemplon fine
de la jaro 2011 : la Venezuelo-prezidanto komenciĝis rehejmigi
la 160 tunojn da oro dormantajn en la subgrundaj ĉambroj de la
priEŭropaj naciaj bankoj.
www.ekoloro.blogspot.com