lundi 2 juillet 2012
Citaĵo
« Post dudek
jaroj, la
nefaritaĵoj, pli
desapontos vin,
ol faritaĵoj.
Tial, liberigu
vin el kajligiloj,
forlasu velante
la tiom
trankviligan havenon.
Esploru, revu,
eltrovadu. »
Mark Twain
jeudi 14 juin 2012
mono, mono
Nuntempe,
oni ofte
parolas pri
la financa
savado de
eŭropaj landoj
sed fakte,
kiom kostos
tiuj savadoj
far la
francoj ?
La kosto far la francaj impostopagantoj
por la Eŭropaj savadoj dependos de la amplekso de la helpado
konsentita al Hispanujo, amplekso dependanta de rezulto de du
aŭskultadoj (audits??) sendependaj. Se la antaŭkalkulado
(estimation) je 100 miliardoj da eŭroj estos konfirmata (Prunto
donita tra la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso, FESF), (la)
Francujo kontribuos per proksimume 20 miliardoj. Tiu sumo egalas la
garantiojn alportitajn de la franca ŝtato (kvoto je 21,8 procentoj)
se la Stabiliga Fonduso devus emisii 100 miliardojn da eŭroj de
ŝuldo (dette), kio egalas 300 eŭrojn por ĉiu franco.
Krom tio, endas aldoni la prezon por la
reflosigado de Grekujo, de Irlando kaj Portugalio. Diversaj
ekonomikistoj kalkulis la elmetadon de la Francujo rilate la Grekujon
t.e. 70 miliardoj da eŭroj, tra la biflankaj helpoj, la Stabiliga
Fonduso kaj la koncekvencojn por la Franca Banko, t.e. po 1000 eŭroj
por ĉiu franco. Koncerne la Portugalujon kaj la Irlandon, por kiuj
la helpplanoj estas respektive 78 kaj 85 miliardoj da eŭroj, la
kontrakto far la Francujo, enkadre de la FESF, estas 5,7 et 3,8
miliardoj da eŭroj, kio egalas ankaŭ po 150 eŭroj por ĉiu homo.
Kondiĉe ke nek Lisbono, nek Dublin ne
bankrotos, la tuto de la sumo estas, averaĝe, 1500
eŭroj por ĉiu franco. www.ekoloro.blogspot.com
mardi 12 juin 2012
dimanche 10 juin 2012
Kultura kunveno de junio. flex-blue
Flex-blue planas submarajn elektrejojn.
Areva, unuaranga spertulo en mondo pri
atom-energio, kunlaboranta kun DCNS, unuaranga spertulo en eŭropo
pri milit-ŝiparo, projektas efektive la antaŭfabrikadon kaj la
fabrikadon de submaraj atom-elektrejoj kiuj kapabl-os-us alporti
energion al malgrandaj komunumoj en insuloj aŭ en progresantaj
landoj..
La projekton oni pripensas jam de
antaŭ 2 jaroj. Ĝia (ties ?) nomo: Flex Blue.
La elektrejo (produktilo) prezentiĝus
(similus al giganta cigaro) laŭ la formo de cilindro cent metrojn
longa kaj 15 metrojn diametra, metita sur fundo de oceano, kaj ligita
al la kontinento per multo da kabloj ebliganta kaj la teleregadon
(telekondukon ??) kaj ankaŭ la transportadon de la energio
produktita.
Koncerne la povon, ĝi estos kvin aŭ
dudekoble malpli alta ol tiu de surtera atom-elektrejo.
Laŭ la spertuloj : de 50 al 250
elektraj MV-oj por la submaraj kompare kun 900, 1450 MV-oj por la
surteraj ;
Laŭ André Kolmayer, iu el estroj de
DCNS, la plej grava avantaĝo estas kostoj kaj la sekureco.
:'' Eĉ cunamo ne estus danĝera ĉe
tiu profundo, inter 60 kaj 100 metroj. La loko estus, tiel, naturece
ŝirmita, ; ne bezonas konstrui ĉirkaŭe beton-ŝelon''
Eblus konstrui tiujn apartajn
produktilojn en uzino laŭ la samaj normoj, kaj transporti ilin laŭ
la bonvolo de la ekspluatanto.
Unu projekt-teamo je 150 inĝenieroj
malligitaj el diversaj partneroj, kondukus tiujn esplorojn dum 2
jaroj proksimume, '' kio kostus kelkajn dekojn de milionoj da
eŭroj'' aldonis fine iu DCNS-ano.
Do, en la jaro 2013, estus decidata la
konstruado de prototipo. Tiu ĉi estus kapabla funkcii en 2017
proksimume. Tamen, ''necesas studi la eblajn mediajn konsekvencojn
pro la varm-ellasoj''.
Certe, oni nur povas kuraĝigi ilin
labori malurĝe kaj zorgeme.
kultura kunveno de junio 2012. La energioj ktp...
Kultura kunveno de
junio 2012. La energioj ktp...
Preparo de la prezento.
Do, hodiaŭ, ni parolos pri la energioj
kaj pri kelkaj specifaj elektrejoj. Tiel, ni lernos aŭ rememoros la
vortojn koncerne la energion.
Nu, oni povas klasifiki (listigi) la
energiojn diversmaniere, sed mi klasifikos (listigos) ilin laŭ la
ne-renoviĝantaj kaj la renoviĝantaj energioj-fontoj.
Unue ni parolos pri la
ne-renoviĝantaj energioj-fontoj :
La fontoj de la ne-renoviĝantaj
energioj estas :
1/ la min-karbo kiu estas uzata precipe
en karbo-elektrejoj kaj simplaj hejtiloj.
2/ la nafto kies derivaĵoj estas :
benzino, dizel-oleo por funkciigi la aŭtojn kaj mazuto precipe por
la rekta hejtado en loĝejoj aŭ la centra hejtado de domo aŭ
domego.
3/ la ter-gaso kiu estas uzata en
gas-elektrejoj por produkti elektron, kaj rekte por kuirado, hejtado
aŭ por centra hejtado pere de centra hejtaparato kaj radiatoroj. (La
gas-elektrejoj estas plejofte gas-reaktoroj aŭ centraloj fukciantaj
laŭ kombinata sistemo. (reaktoro kaj turbino)
4/ la uranio : kiu estas uzata en
atom-elektrejoj. (la plej proksima estas la Bugey-elektrejo kiu estas
3600 megavatojn forta (4 oble 900 megavatoj)
Due, ni parolos pri la renoviĝantaj
energifontoj :
la energi-fontoj estas :
1/ la suno (sunkolektiloj varmas akvon
kiu utilas precipe por hejtado, sinduŝado, lavado de vazaro kaj la
lum-elektraj ĉeloj produktas elektron.).
2/ la vento (vent-motoroj produktas
elektron)
3/ la ligno kaj siaj derivaĵoj kiuj
utilas al kuirado (ekz. ĝardena krad-rostilo ; ligno-karbo),
rekta hejtado kaj kelkfoje hejtado pere de centra hejt-aparato).
4/ kreskaĵoj : kolzo, suker-beto,
maizo, algo, ktp... por produkti bioenergion { biobenzinon
(etanolon), biodizel-oleon, biogason, ktp...}.
5/ la tervarmo ( ekzemple la ter-varma
elektrejo '' La Bouillante en Gvadelupo'' kiu estas 15 megavatojn
pova.
6/ la akvo, (kiu produktas energion
pere de la river-elektrejoj, la roj-eletrejoj, la flu-elektrejoj de
maroj, la ond-elektrejoj de maroj, la marvarm-elektrejoj,
la tajd-elektrejoj.
La tajd-energio estas rezulto de
gravita kaj kineta energioj de la tera-luna sistemo.
Per la tajd-energio oni povas produkti
elektron dumaniere.
A/ Kiel en La Rance-rivero kiu estas
barita ĉe sia enfluejo per la akvobaraĵo kaj la kluzo de la
tajd-centralo de ''La Rance'' kiu ekspluatas la fortojn de la tajdoj
aŭ pli precize la nivel-diferencon de la akvo . La turbinoj kiuj
funkcias laŭ la du direktoj nomiĝas ''Kaplan-turbino''
B/ Kaj kiel en Paimpol-brehat, kie
estas aparta instalaĵo.
Do, hodiaŭ, mi prezentas projekton de
instalado de submaraj flu-elektrejoj kiuj funkcias dank'al la
tajd-fluo kiu rapidas po 3 metroj sekunde inter paimpol kaj la insulo
bréhat. Tiu fluo funkciigas turbinon kaj rotoron de la alternatoro
kiu estas ĉirkaŭ la sama ŝafto ; la fiksa statoro siavice
produktas varian kurenton. Tiu kurento estas kontinuigita per
enakvigita (aŭ mergita) konvertoro kaj transportita ĝis la marbordo
per kablo dekkvin kilometrojn longa kaj dekkvin centrimetrojn
diametra.
La turbinoj estas 16 metrojn diametraj
kun centra truo 3 metrojn diametra. Tiu centra truo ebligas la
trapason far la marfaŭno).
La strukturo kiu subtenas la turbinon
estas tripieda kaj plenumas grund-spacon je 21 m2 (dudek unu
kvadrataj metroj). La maŝino estas 21metrojn alta.
Ĉiu maŝino estas 690 tunojn peza.
La kvar maŝinoj estos enakvigitaj
(mergitaj) 35 metrojn sub la surfaco kaj, tiel, metitaj sur
marfundo. La teknologio de tiuj flu-elektrejoj estas simpla,
konsistanta nek el multiplikanta ŝafto, nek el malvarmiga sistemo,
nek el mekanika transmisio, nek el potenc-elektronaĵoj, nek el
lubrifika aŭ malvarmiga fluido.
La konvertoro estas hermetika (tial
lik-imuna) kaj siaj kvar metraj kuboj da fridiga likvo ne estas
toksaj (do, ke la konvertoro iĝus ne-likimuna, ne estus grave).
La kablo kiu konduktas la kurenton
estas ĉirkaŭita per gaino kiu konsistas el inertaj materialoj. La
fluelektrejoj estas muntataj ekstere de maro, transportataj per
speciala barĝo kaj poste metataj sur fundo de maro ; la nura
pezo de la maŝinoj sufiĉas por konservi ilian stabilecon.
Tiu teknologio ankaŭ ebligas facilan
malkonstruadon (démantèlement).La maŝinoj estas levataj kaj
transportataj ankoraŭ per speciala barĝo al haveno, por esti
malkonstruataj. Nur la kablo estus eligita aŭ ne, laŭ la tiama
disponebla teknologio.
Resume, tiu produkt-maniero estas
sendanĝera, daŭra kaj antaŭvidebla aŭ antaŭkalkulebla (la
energio de la tajdo estas antaŭkalkulebla). Teorie, tiuj maŝinoj,
kiuj staros laŭlonge de la bordo inter la Finistère-bordo kaj la
Contentin-Bordo, havus teorie 3000 Mvatojn da povo, kio egalas la
elektran povon de tri atom-produktiloj. Unu maŝino estas 0,5 Mvaton
pova, kaj sekve necesus 6000 maŝinoj.
Nun, ni parolos pri la konstruistoj
de tiuj maŝinoj.
Kiu konstruas la turbinojn ? La
irlanda kompanio ''OpenHydro'' konstruas ilin. La turbinoj estas el
vitro-fibro
La kompanio DCNS kiu posedas 11% (dek
unu procentojn) de OpenHydro, konstruas la tripiedajn strukturojn kaj
la barĝon. La DCNS kutime konstruas milit-ŝipojn kaj estas
ŝtat-proprietaĵo po 60 procentoj kaj Thalès-proprietaĵo po 40
procentoj. (parenteze la homoj mortigitaj per bombo en Karaĉio estis
dungitoj de DCNS)
La industria ĉeno de DCNS projektas
konstrui, poste, en ''Cherbourg'' po cent tajd-elektrejoj ĉiujare
ekde la jaro 2018. Ĉirkaŭ mil homoj estos verŝajne dungataj.
Poste, tiuj maŝinoj estos la
proprietaĵo de EDF (Elektro De Francujo) kiu ekspluatos ilin.
{ Rememorigo pri la mezuroj :
La kablo havas dekkvin km-ojn
(kilometrojn) da longo (imito de Fundamento : (tiu-ĉi riverego
havas ducent kilometrojn da longo).
La longo de la kablo estas dekkvin
kilometroj. (paĝo 127;pomego)
(Nun oni diras prefere) : la kablo
estas dekkvin km-ojn longa
la turbino havas dek-ses metrojn da
diametro.
La diametro de la turbino estas dek ses
metroj.
(prefere) : la turbino estas 16
m-ojn diametra.
La konvertoro estas 4m3-ojn volumena.
(la konvertoro estas kvar metrajn kubojn volumena) (kontrolu
mem tiun lastan aferon)
La vato (aŭ ŭato) estas mezurunuo de
povo. (PIV)
Do, ekzemple : la elektrejo estas
900 MW-ojn pova. (naŭcent megavatojn pova)
La povo de la elektrejo estas 900
MW-oj.}
michel.ahado@laposte.net aŭ michel.ahado@gmail.com
lundi 28 mai 2012
Inscription à :
Articles (Atom)