mercredi 13 mars 2013

Ĉinujo


Ĉinujo translokas la montojn por siaj urboj.
Ĉiun duonjaron, sin konstruas en la lando la samo kiel Francilujo (Francuja administra regiono konsistanta el Parizo kaj sep aliaj distriktoj) . En la Granda Okcidento, sep cent pintoj estos razataj por konstrui urbegojn.
La baleto de la ŝovelmaŝinoj kaj de la kamionoj estas senĉesa. Ili ŝajnas ludiloj sur giganta sabl-amaso. En Baidaoping, kelkajn kilometrojn nord-oriente de la antaŭurboj de Lanzhou, la ĉefurbo de la regiono Gansu, en la Granda Okcidento de Ĉinujo, oni ebenigas la montojn por konstrui novan urbon kiu etendiĝos sur 25 km2. (dudek kvin kvadrat-kilometroj)
''imagu ke ĉiuj montoj, ĉirkaŭ vi, estos platigitaj'' diras Li Guanshui, konstruestro. Pluraj centoj da metroj apartigas la pintojn disde la plej profundaj valetoj. Tiu pejzaĝo de krutaj valetoj kaj de montetoj el leŭso estas tipa en la regiono, kie la popol-nombro estas tre malmulta. Gansu enhavas nur 25 milionojn da loĝantoj sur teritorio preskaŭ tiel granda kiel Hispanujo, kiu, siaflanke, nombras ĉirkaŭ la duoblon da loĝantoj.
La nombro kiun ŝatas elstarigi la reprezentantoj de ''PCG'', la konstru-kompanio kiu estras tiujn faraonecajn laborojn, estas 700, kiel la 700 pintoj kiuj estos pulvorigataj dum la procezo. Ĉiutage, 100 000 kubmetroj da tero estas translokataj kaj 600 maŝinoj funkcias. Por kompaktigi la areojn ebenigitajn, necesas elverŝi plurajn kubmetrajn dekojn da akvo. ''La malplej antaŭvidebla parametro - diras Li Guanghui - estas la tempo necesa por transloki la sepultejojn kaj la ok vilaĝojn kiuj antaŭe ekzistis. '' estas la misio de la registaro, kio ne dependas de ni '' li sin defendas.
P.C.G. estas urĝema entrepreno : ''tio kion ni plejbone majstras estas la rapideco de konstruado. Ni finas plejofte trionon da tempo pli frue ol la difinita dato '' certigas Chen Jian, respondeculo de la komunikado. La terpecoj apartenantaj al Lanzhou estis klasifikitaj estiel dezertoj. Ili iĝos konstrueblaj sen tio, ke Baidaiping transpasigus la respektendan kvoton de la kultiveblaj terpecoj , kio enkodukos belan financan operacion profite la ĉefurbon Gansu, ĉar en Ĉinujo la municipoj sin financas dank'al la vendo de terpecoj.
La financ-muntado pri la nova urbo Baidaoping estas iom mistera . En la Ĉinuja gazetaro, la kreinto de la kompanio, Jan Jiehe, alnomata ''kuang ren'' (''la frenezulo'') pro sia pasio pri gigantaĵoj, klarigas ke li investas 22 miliardojn da juanoj (2,6 miliardoj da eŭroj) por liveri al Lanzhou areon ''pretan al konstruo''. Reale, la kompanio estas iom post iom repagita kaj profitas je multaj malgrandaj pruntoj - precizas Chen Jian. Tamen la prudento estu oportuna ĉar PCG trenas kelkajn kaserolojn (franca dirmaniero : t.e. ĝi montras malfaman reputacion. ). La bankoj pridisputis pri li pro kreditoj nerepagitaj.
La urba spaco de Baidaoping estas ia satelito de alia giganta projekto, jam konstruita de P.C.G., en la jaro 2010 (dumil dek) : la nova spaco de Lanzhou, situanta 80 km-ojn (okdek kilometrojn) norde de la ĉefurbo, sur ebenaĵo 2000 metrojn alta. Vastegaj avenuoj kun duoble kvin ŝoŝeoj trairas tiun fantomecan urbon, plurajn dekojn da kvadrat-kilometroj arean.
Arego da domegoj kaj pluraj oficejaroj ekstaras el tero. Ĉirkaŭe, estas kamparo sekega kaj kelkaj vilaĝoj. La nova spaco estos vera urbo kiu projektas loĝigi 500 000 homojn en la jaro 2020 kompare la nunajn 30 000 loĝantojn. Ĝi havos sian urbodomon. Pluraj ĉinaj kompanioj jam firme rezervis por setli same kiel Geely, la ĉina aŭto-fabrikisto, aŭ Sany, la fabrikisto de konstru-ilaro.
Du egaj fortoj subtenas la tuton de tiuj projektoj. Tiu de la ĉina trudema urbanecigo, rimedo plej efika kiu ebligos la landon baskuli al forta interna konsumado, subtenita de urba meza klaso. Kaj tiu de ''La Granda Plano pri la Land-evoluo'' de la Ĉinujaj okcidentaj regionoj, plano kiu asignas ekde la 1990-aj jaroj (la mil naŭcent naŭdekaj jaroj) ambiciajn celojn pri publikaj investoj en la interna subevoluinta parto de la interna Ĉinujo...

lundi 18 février 2013

boeing! boeing!


Ĉu la Boeing 787 estas juvelo tro rompiĝema ?
Enketo funde esplorema komenciĝos por klarigi la incidentojn kiuj trafas la plej novan jeton de la konstruisto.
Miriga estis la gazetara konferenco, aranĝita la 11-an de januaro de Rej Lahud, la transport-ministro kaj Rej koner, la estro de la civila transportilaro de Boeing. Resume : la usona registaro komencos funde esplori pri la incidentoj kiuj freŝdate trafis plurajn jetojn Boeing 787, kiuj estas la plej modernaj de la konstruisto. ''Konceptado*, fabrikado, muntado'', ĉio estos kontrolata . Sed la verdikto estas antaŭkonata : tia avio estas tiel fidinda, certigis S-o Lahud, ke li mem neniel timus enaviiĝi en ĝi.
En malmulte da tagoj la jeton 787 trafis incidentoj kiu malkvietigis same kiel dum la elprovadoj antaŭ la surmerkatigo.
Vendredon, la japana kompanio ANA raportis du damaĝojn :fendeto sur stirej-luko, kerosen-ellaso sur alia avio (ellasoj de karburaĵo jam antaŭe aperis en decembro 2012). Mardon, jeto 787 surteriĝis urĝeme en Usono, post la halto de unu el ĝiaj ses generiloj. La antaŭan tagon, brulo trafis similan japanan jeton JAL en Boston-o (Masaĉuseco).
La Usona registaro kaj la avi-konstruisto devis do trankviligi aĉetantoj kaj publik-opinion. Sed kvankam S-o taksis ke la incidentoj valoras tiujn de la unuaj jetoj 737 -plej granda komerc-sukceso de Boeing- li penis konvinki. Kiel diras S-o Riŝar Abulafia, avi-fakulo de la konsilistaro Teal Grupo. ''la kapdoloroj daŭros ankoraŭ longe por Boeing kaj ties klientoj.
La Bostona incidento montriĝas la plej grava. La 10-an de Novembro 2010, brulo jam okazis dum flug-elprovado. Deveno : la elektra cirkvito. Jam, Boeing neniam sukcesis forigi la timojn koncerne la fidindadon al elektraj solvoj kies nombro estas multega. La 787 uzas kvinoble pli da elektraĵoj ol alia avio de sama tipo. Kaj ĝiaj pilaroj el litio estas rigardataj kiel pli flamemaj ol la tradiciaj. La enketo, substrekis S-o Lahud, ekzamenos kiel la elektraj kaj meĥanikaj sistemoj interagas.
De la flanko de Japanujo, la afero estas sekvata atentege ĉar la enlandaj firmaoj peras la ĉefajn komponantojn de la jeto. Tiel la revolucia fuzelaĝo, kies 50% estas el karbon-fibro finpretigita de Toraj kaj muldita de '' Kawasaki heavy industries'', por karburaĵo-konsumo, diris Boeing, malpliiĝinta je 20%. La firmao ''GS Yuasa'' kiu fabrikas la pilaron de la avio -ĝi ankaŭ fabrikas el ili por la aŭtoj- asertas ke neniu el ili ĝis nun ekbrulis.

Malfruigoj (prokrastoj) de liverado
La du japanaj kompanioj JAL kaj ANA mendis 111 ''dreamliner''. ANA estis la unua por aĉeti kaj utiligi ilin- ekde oktobro 2011. Laŭ la kompanio, la parto de la avioj kiuj ekflugas akurate sen vartado-problemoj atingas 99,3% por la 787, nivelo juĝata kiel ''rimarkinda''. ( 98,8% por la aliaj jetoj).
Transportistoj kaj japana registaro subtenas senrestrikte Boeing-on. '' kiam ni ekfunkciigas avion, ANA deklaris, ni antaŭvidas komencajn problemojn kaj ni konsideras ilin. Fronte la ripeton de la incidentoj, ''ĉio kion ni povas fari nun estas diri kaj diri al niaj klientoj ke la avio estas fidinda''. La japana transport-ministraro juĝas la ''dreamliner'' ''tre fidinda. Ĝi prezentas malpli da problemoj ol la aliaj fukciantaj avioj'' li deklaris al ĵurnalo ''Mainichi'', tamen sin dirante atenta al la Usonaj esploradoj.
La komenco de la enketo starigas loĝistikajn problemojn gravajn por Boeing. Ĝis nun, la konstruisto liveris 80 aviojn kaj registris.800 mendojn. Tamen la liverado-prokrastoj jam akumuliĝis. Se novaj malfruigoj estus regristrataj, tio malsimplus la planojn de produktado. Tiu enketo ankaŭ enkludas riskojn por la Usona Registaro de Avi-Kontrolado ( Federal Aviation Administration-FAA) kiu permesis la surmerkatigon de la ''dreamliner''. Ĝi, ja, akompanis tiun permeson de multaj ''specialaj kondiĉoj''. Ĝi, nun, devas pravigi la donacon al Boeing de tiu atestaĵo kaj eviti ke la obligo de tiuj incidentoj mistrafu siajn proprajn prerogativojn.
En unu komunikaĵo, Boeing sin proklamas tute fidema en la estonto de la avio. La klientaj kompanioj , unue ANA kaj JAL, konfirmis ke ili ne ŝanĝos siajn mendojn, same kiel Air India, kiu funkciigis, tri jarojn anticipe, la avion por linio inter ''New Delhi kaj Parizo''. Sed respondeculo de la Hinduja registaro esprimis, vendredon, sian ''maltrankviliĝon''.
.                 

mercredi 23 janvier 2013

aktivulino


Hubertine Auclert.
La virinoj, kies destino estas anticipe difinita de la juro, ne estas almozulinoj ; ili estas kreditoroj kiuj konsentas de tro longa tempo krediton al viroj ; la virinoj devas, en la privata kaj publika terenoj, proprigi al si sian agado-parton kaj sian suvereneco-parton
Tial ni instigas tiujn, kiuj estas en la platonaj (pure idealaj) postuloj pri sociaj rajtoj, ne uzi senutile tiom da fortoj kaj rezigni iliajn revojn por sekvi nin sur serioza tereno de la politikaj rajtoj, ĉefaj rajtoj el kiuj elfluos la aliaj virin-rajtoj.
Ĉar oni ne povas postuli de la homa specio pli da perfekteco ol ĝi enhavas ; La tutan tempon kiam viroj estos la nuraj posedantoj de la regpotenco, ili praktikos kaj aplikos ĝin profite al si, kaj la tutan tempon kiam la viroj leĝos, ili leĝos kontraŭ ni profite al si.
Parlamenta Ĉambro de viroj kies tri kvaronoj de anoj alt-rangiĝis dank'al edziĝo, neniam reformos la leĝon kiu ordonas al edzoj enpoŝigi, kiel aĉaj Alfonsoj*, la doton aŭ la salajron de ilia edzino.
Eĉ se Ĉambro de viroj balotus pri la edziĝo-rompo laŭ leĝo plej taŭga, la virinoj estus ankoraŭ kontraŭrajte senigitaj ; la viro, estanta ambaŭ juĝisto kaj kontraŭulo, rajtus apliki aŭ ne, la edziĝo-rompon.
La virinoj kiuj deziras civilajn rajtojn, tiuj kiuj volas edziĝo-rompon laŭ justaj rajtoj, la reformon de la edziĝo-leĝoj, kompletan instruon, la rajton al profito-donaj laboroj, devas nepre unuiĝi por konkeri la politikan reg-potencon, ĉar tiu potenco permesos al ili estigi la leĝojn kiujn la virinoj deziras.
Tiuj kiuj ne volas daŭrigi la virin-antaŭstaton devas aliĝi al la ''Nacia Asocio pri la Virina Voĉdon-Rajto, sed nur aligi sin ne sufiĉas, endas ankaŭ aligi parencojn, amikojn ; endas allogi per propragando vilaĝanojn kaj urbanojn.
Tiu asocio, kiu enhavas inter siaj honortitolaj anoj, S-ino Juliino Adam, eminenta estrino de la ''Nova Revuo'', kies salonon uzis la liberalaj patriotoj dum gravaj tempoj por konsiliĝi profite Francujon kaj Respublikon, kaj kiu enhavas en sia estraro Parizajn municipajn konsilistojn, Parizajn kaj provincajn deputitojn, estigos, klerigante la popolon pri iliaj avantaĝoj, rajtoj kaj devoj, grandan opini-reagon el kiu fontos la virin-libereco.
*En franca slango, la Alfonso (un Alphonse) estas viro kiu vivas dank'al mono de kunulino aŭ de prostituitino.
Hubertine Auclert estas la unua franca sufrageto (aktivulino pri virina balot-rajto). Ŝi naskiĝis la 10-an de Aprilo 1848, en vilaĝo de la departemento ''Allier'', ene de multnombra familio ; senpatra orfino ekde la 9-a aĝo, ŝi estis edukita en monaĥinejo. Komence, fervore katolika, kaj poste, sendia, ŝi ankaŭ fervore aktivos en politikaj luktoj. La proklamo de la Respubliko mirigas ŝin kaj, entuziasmigita de la paroladoj de ''Victor Hugo'', de Maria Deraismes'' kaj de ''Léon Richer'', ŝi iras al Parizo por defendi la ''liberecon de sia sekso'' . En la jaro 1876, ŝi fondas virinistan movadon ''la virin-rajto'', kiu iĝos '' la virina voĉdon-rajto'' en la jaro 1883. Jen tio kiu evidentigas la ĉefo de ŝia virinismo: la voĉdono estas la ĉefa el ĉiuj rajtoj, ŝi opinias. Ŝi revas pri konstitucianta asembleo konsistanta egal-nombre el virinoj kaj viroj kaj elstarigas la egan problemon de la senpagata mastruma laboro . Sed ŝi penas konvinki la virinistoj kiuj pensas ke la instruo, la laboro, la reformo de la civilaj rajtoj devas esti la unuaj etapoj. En la jaro 1881 ŝi fondas sian propran ĵurnalon ''la civitanino'' kiu dissendas siajn virinistajn konceptojn kaj siajn aŭdacajn proponojn, interalie la strikon pri imposto ( ''kiu ne voĉdonas, tiu ne pagas'' ). ŝi devas atendi la komencon de la 20-a jarcento por senti la virinistan movadon iom aktivi pri la politikaj rajtoj. Kiam ''La Franca unio pri la virina voĉdon-rajto'' estas fondita, Hubertine Auclert (Hubertin Okler) restas adepto de la radikalaj kaj mediataj metodoj, rompante balotujon okaze de municipaj balotoj (1908) kaj kandidatiĝante pri la deputitoj (1910). ŝi restas aktivulino ĝis sia morto,en Parizo, la 4-an de aŭgusto 1914.

M.A.
Tiu artikolo aperos kiel kutime en la gazeteto : La Konfeto. (se vi vidas erarojn, ne timu diri.)

vendredi 14 décembre 2012

La Rejno-oro


Rejno-oro
La germanoj angore sin demandas kien malaperis la Rejno-oro.

Ĉu la rezervaĵoj de la Federa Banko estas gardataj sendanĝere ? Ĵus antaŭ la jaro 2013, ducentjariĝo de la nasko de Vagnero, la obsedo pri oro re-aperas.

Iu estrarano de la Federa Banko, iris mem, Oktobro-meze, en la straton Vrijer, ĉe la sidejo de La Franca Banko. Li petis iri en ties kelojn por ekzameni la numeritajn or-ingotojn kiujn la Federa Germana Banko enmetis jam de longaj jaroj. Pli-malpli 374 tunoj estas registritaj je ĝia nomo. La respektinda reprezentanto de la Germana Ĉefbanko elsupreniris, ŝajnanta, sekve la kontrolon, trankviligita.
Tiu rutina vizito, kiel notite en Parizo, estis malbanale grava ĉi jare. ''ĉu vi bone gardas tiun oron ?'' demandis furioze, en pasinta septembro, iu grava ĵurnalo konservativa, alparolante Kristian Nŭaje''. Kaj la estro de la Franca Banko, kiu enhavas en siaj sub-grundoj la metalon de pluraj Centraj Bankoj (el kiuj la Eŭropa Centra Banko), respondis devige kaj precize : '' La oro estas bone gardata, ĉe granda profundo, en ĉambro ĉirkaŭita de subsurfaca akvotavolo. Evidente, oni ne alpruntas ĝin. Niaj klientoj povas vidi ĝin propre kiam ili volas.
2/ Vera psikozo disvastiĝis lastatempe transRejne. Civitana prem-grupo ariĝis, sub frapfrazo :'' rehejmigu nian oron'', kaj deputitoj de la ''CSU'' kaj de la ''FDP'' (liberaloj), interligitaj al Angela Merkel sekvis la peton :''la tuto de la oro rehejmu al ni : Ni devas esti certaj pri la rezervaĵoj, precipe pro tiu krizo'' deklaris i.a.(interalie) H-P Haŭstejn, de la FDP. Eĉ la germana revizora kortumo metis ''salon sur vundon'' : En raporto aperinta la 22-an de Oktobro, tiu-ĉi bedaŭras ke vera publika kontrolo pri la rezervaĵoj de la flava metalo neniam estis plenumita, ĉu de la Federa Banko, ĉu de kontrolisto oficiale akceptita''.La Germana Centra Banko posedas nun la plej gravajn or-rezervaĵojn en mondo, krom tiuj de la usona FED, sed kun tiu strangaĵo ke ĝi gardas 69% (sesdek naŭ procentojn) da sia stoko, en ''amikaj'' landoj. La 3396 tunoj nun registritaj en bilanco de la Federa Banko, valorantaj 143 miliardoj da eŭroj, estis akirataj honeste kaj honore dum la jaroj1950-aj kaj 1960-aj. Ruinigita sekve la militon, la Germanujo sukcesis rapide ŝpari gigantajn financajn troaĵojn. Kaj dank'al la or-borso (Gold exchange standard ) kiu, ĝis sia malapero en la jaro 1971, permesis al la ŝtatoj ŝanĝi (konverti) la rezervaĵojn en oron po la fiksita kurzo de 35 dolaroj por 1 unco ( surpriza fortuno), vera trezoro formiĝis. La unuaj aĉetoj komenciĝis en la jaro 1951, pri 529 kilogramoj. Ĉiuj malbonoj de l'mond' komenciĝis la tagon kiam la nano Alberich ŝtelis ĝin disde la Rejno-fraŭloj kiuj estis gardantaj ĝin. La obsedo pri oro kaj pri ties pureco datiĝas de longe, des pli ke Vagner mem inspiriĝis el legendoj de la 13-a jarcento. La senpacienco de la germana opinio notiĝas ankaŭ pro aparta financa kunteksto.3/ Pro loĝistikaj kialoj kaj pro timo de Soveta invado, tiun grandvaloran metalon oni konservis eksterlande.
Ofendita per la protestado, la Federa Banko plendis ke ''la debato en Germanujo absurdiĝis'', laŭ la vortoj de Karl-Ludoviko Thiel, unu el ses estroj. Ĝi, tamen, devige verkis raporton. En tiu oficiala raporto, ĝi agnoskis ke ĝi nur konservas 1036 tunojn en sia sidejo. Sed 1536 tunoj lokiĝas en la sub-grundoj de la Nov-jorka FED 25 metrojn profunde ; 450 lokiĝas en Londono, kaj 374 en Parizo. Kaj rememorigante ke ĝi plene fidas al samprofesiuloj, ĝi substrekas ke ĝi jam rehejmigis , antaŭ 10 jaroj, 960 tunojn el Londono. '' Ne mankis unu gramo'' ĝi respondis al kritikantoj.
Krome, la F.B. promesis, antaŭ la parlamentaro, rehejmigi el nov-jorko po 50 tunojn /jare en la tri venontaj jaroj. ''tio ebligos la kontrolon de tiuj ingotoj, ties refandiĝon kaj ties kvalit-certecon.'' laŭ iu komunikaĵo. Tiom da klarigoj celantaj kvietigi la popolopinion.
Proksimiĝe al la jaro 2013 dum kiam la operoj en tutmondo solenos la ducentjariĝon de Riŝar Vagner, la germanoj reludas strangan novan version de ''la Rejno-oro''. En la Vagnera verko, la oro devas resti tute pura, en la plejprofundo de la riverego ;4/ Male al ''La Barbara Relikvo'' per kio John Maynard Keynes nomis la oron, tiu-ĉi eble iĝos tre eminenta en Eŭropo : la ''germana konsilistaro de la saĝuloj'' konsilis starigi '' eŭropan amortizo-fonduson por ŝtat-ŝuldo'' kiu estus garantiita per la or-rezervaĵoj de la partoprenantaj ŝtatoj. La landoj kiuj ne respektus la ludon estus devigataj cedi siajn havaĵojn.
La celo lokigi en sekura loko (sankt-lokigi) la nacian or-trezoron esprimas la malfidon pri eŭro, t.e. formo de baza naciismo pri kiu Hugo Chavez donis ekzemplon fine de la jaro 2011 : la Venezuelo-prezidanto komenciĝis rehejmigi la 160 tunojn da oro dormantajn en la subgrundaj ĉambroj de la priEŭropaj naciaj bankoj.
www.ekoloro.blogspot.com

jeudi 15 novembre 2012

Bano de Roma damo


Bano de Roma damo.

Egipta sklavino, kun brila kaj nigra vizaĝo,(15)
surgenue, al ŝi prezentas purŝtalan spegulon.(15)
Kaj por nodi ŝiajn harojn, greka virgulino (14)
lerte kalibras per cirkelo ĉiun plektaĵon (14)
Dume belan tunikon gladas inoj el Milet (14)
La fingroj enmergiĝas en lakton delikate. (14)
En ovala marmoro kun purpuregaj vejnoj (14)
roza akvo akceptas ŝin ; kaj latinaj inoj(14)
sur ŝiajn laktecajn brakojn verŝante parfumojn (14)
vualas el tro akra sun', maldolĉajn radiojn (14)
kaj sub la silkaj faldoj de l'oleeca purpuro (14)
senenergie kaj volupte iras la lumo. (14)
kelkaj virinoj, dispecigante flor-kronojn(13)
per urĝemaj manoj disigas buntajn kolorojn (14)
kaj disĵetante ilin en akvojn de la fonto (14)
per odoraj pecoj ĉirkaŭigas la mastrinon (14)
kiu tanĝante de la mano la oran liron (14)
pensas al la juna konsulo, kaj revema, ekdormas..

jeudi 18 octobre 2012

Ebriiĝu


Ebriiĝu !
Estu ĉiam ebria, tio estas ĉio kaj unika temo. Por ne senti la teruran ŝarĝon de la tempo kiu rompas viajn ŝultrojn kaj klinas vin teren, ebriiĝu senĉese.
Sed el kio ? El vino, el poezio aŭ el virto, laŭ via volo, sed ebriiĝu !
Kaj se iam sur ŝtupoj de palaco aŭ sur verda herbo de fosaĵo, vi vekiĝas, jam iom malebriiĝinta, demandu la venton, la ondon, la stelon, la birdon, la horloĝon, ĉion kiu fuĝas, ĉion kiu plendas, ĉion kiu ruliĝas, ĉion kiu kantas, ĉion kiu parolas, demandu kioma horo estas . Kaj la vento, la ondo, la stelo, la birdo,la horloĝo respondos al vi : estas la favora horo por ebriiĝi ; por ne esti la sklavo suferinta de la tempo, ebriiĝu, ebriiĝu senĉese el vino, poezio aŭ el virto, laŭ via volo.
Ŝarl Bodler

lundi 17 septembre 2012

Kakto kaj Lacerto



esperanto


Kakto kaj Lacerto
**
Kreskis Kakto
en dezerto,
Venis al li
la Lacerto.

Kial Kakto,
pro diablo,
kreskas vi ja
en la sablo ?

Kakt' respondis :
Fulmotondro !
Por ke dormu
ci en ombro !

* * * * * * * * *
Kelkaj homoj sin oferas,
al aliaj multon peras...

De Ŝtefo Urban



mardi 11 septembre 2012

la supo de la promenanto


La supo de la promenanto.
Printempas. Prenu kun vi ujon el vimeno, tondilon kaj iru kolekti frumatene.
Kaj laŭ la trovoj, ŝtelu kelkajn junajn foliojn de urtiko, de lamio, de plantago, de ursajlo, de papaveto, delikatajn travideblajn foliojn de fago kaj ankaŭ plej eble plantidojn de sovaĝa tamo, kaj iomete da okzalo.
Je la vespero, viahejme kaj laŭ la ordo, vi malkorku vin-botelon por aerumi. vi tranĉu la plantojn en etajn pecojn. Rapide, vi senŝeligu kaj dispecigu cepon kiun vi kuiros en oleo ; kiam la cepo-pecoj bruniĝas vi aldonu salon kaj pipron, iom da butero kaj du teler-kvantojn da akvo ;vi senŝeligu kaj dispecigu unu aŭ du terpomojn kiujn vi aldonos . Post dek minutoj, vi aldonu la planto-pecojn. Post unu aŭ du minutoj, finite ! La supo estas preta. Bonvolu gustumi kiel egoisto kun laŭvola kvanto da vino. Kun tiu supo, prefere manĝu iom da pano, kun fromaĝo aŭ kun seka kolbaso.
De A.M.

mardi 4 septembre 2012

Novan klavaron


Novan klavaron
Plej ofte, oni anoncas novan klavaron ebliganta la rektan skribadon de Esperanto. Ŝajnas ke la programisto Nordfalk Jacob sukcesis enigi la novan klavaron en la kerno de Android 4.2 ebliganta skribi la specialajn Esperantajn literojn sen plua manipulado de kroma programero. Sed , informiĝante mi vidis ke la nova klavaro similas la qwerty-klavaron. Uzante kutime la ne-virtualan azerty-klavaron kaj elturniĝante per la programeto ''ek'', mi ne scias ĉu tiu nova virtuala klavaro utilos al mi. Tamen mi bone vidas ke kelkaj programistoj provas progresigi la lingvon per tiuj teknikaj aferoj kaj gratulas ilin. Miaflanke kaj kompreneble mi nenion komprenas pri la komputikaj aferoj kaj miras. Sed atendas senpacience tiun faman Android 4.2 kiu aperos komence de la jaro 2013.
michel.ahado@laposte.net     www.ekoloro.blogspot.com. 

lundi 2 juillet 2012

Citaĵo en video


Citaĵo


 « Post dudek jaroj, la nefaritaĵoj, pli desapontos vin, ol faritaĵoj. Tial, liberigu vin el kajligiloj, forlasu velante la tiom trankviligan havenon. Esploru, revu, eltrovadu. »
Mark Twain

jeudi 14 juin 2012

mono, mono


Nuntempe, oni ofte parolas pri la financa savado de eŭropaj landoj sed fakte, kiom kostos tiuj savadoj far la francoj ?
La kosto far la francaj impostopagantoj por la Eŭropaj savadoj dependos de la amplekso de la helpado konsentita al Hispanujo, amplekso dependanta de rezulto de du aŭskultadoj (audits??) sendependaj. Se la antaŭkalkulado (estimation) je 100 miliardoj da eŭroj estos konfirmata (Prunto donita tra la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso, FESF), (la) Francujo kontribuos per proksimume 20 miliardoj. Tiu sumo egalas la garantiojn alportitajn de la franca ŝtato (kvoto je 21,8 procentoj) se la Stabiliga Fonduso devus emisii 100 miliardojn da eŭroj de ŝuldo (dette), kio egalas 300 eŭrojn por ĉiu franco.
Krom tio, endas aldoni la prezon por la reflosigado de Grekujo, de Irlando kaj Portugalio. Diversaj ekonomikistoj kalkulis la elmetadon de la Francujo rilate la Grekujon t.e. 70 miliardoj da eŭroj, tra la biflankaj helpoj, la Stabiliga Fonduso kaj la koncekvencojn por la Franca Banko, t.e. po 1000 eŭroj por ĉiu franco. Koncerne la Portugalujon kaj la Irlandon, por kiuj la helpplanoj estas respektive 78 kaj 85 miliardoj da eŭroj, la kontrakto far la Francujo, enkadre de la FESF, estas 5,7 et 3,8 miliardoj da eŭroj, kio egalas ankaŭ po 150 eŭroj por ĉiu homo.
Kondiĉe ke nek Lisbono, nek Dublin ne bankrotos, la tuto de la sumo estas, averaĝe, 1500 eŭroj por ĉiu franco. www.ekoloro.blogspot.com  

dimanche 10 juin 2012

Kultura kunveno de junio. flex-blue



Flex-blue planas submarajn elektrejojn.
Areva, unuaranga spertulo en mondo pri atom-energio, kunlaboranta kun DCNS, unuaranga spertulo en eŭropo pri milit-ŝiparo, projektas efektive la antaŭfabrikadon kaj la fabrikadon de submaraj atom-elektrejoj kiuj kapabl-os-us alporti energion al malgrandaj komunumoj en insuloj aŭ en progresantaj landoj..
La projekton oni pripensas jam de antaŭ 2 jaroj. Ĝia (ties ?) nomo: Flex Blue.
La elektrejo (produktilo) prezentiĝus (similus al giganta cigaro) laŭ la formo de cilindro cent metrojn longa kaj 15 metrojn diametra, metita sur fundo de oceano, kaj ligita al la kontinento per multo da kabloj ebliganta kaj la teleregadon (telekondukon ??) kaj ankaŭ la transportadon de la energio produktita.
Koncerne la povon, ĝi estos kvin aŭ dudekoble malpli alta ol tiu de surtera atom-elektrejo.
Laŭ la spertuloj : de 50 al 250 elektraj MV-oj por la submaraj kompare kun 900, 1450 MV-oj por la surteraj ;
Laŭ André Kolmayer, iu el estroj de DCNS, la plej grava avantaĝo estas kostoj kaj la sekureco.
:'' Eĉ cunamo ne estus danĝera ĉe tiu profundo, inter 60 kaj 100 metroj. La loko estus, tiel, naturece ŝirmita, ; ne bezonas konstrui ĉirkaŭe beton-ŝelon''
Eblus konstrui tiujn apartajn produktilojn en uzino laŭ la samaj normoj, kaj transporti ilin laŭ la bonvolo de la ekspluatanto.
Unu projekt-teamo je 150 inĝenieroj malligitaj el diversaj partneroj, kondukus tiujn esplorojn dum 2 jaroj proksimume, '' kio kostus kelkajn dekojn de milionoj da eŭroj'' aldonis fine iu DCNS-ano.
Do, en la jaro 2013, estus decidata la konstruado de prototipo. Tiu ĉi estus kapabla funkcii en 2017 proksimume. Tamen, ''necesas studi la eblajn mediajn konsekvencojn pro la varm-ellasoj''.
Certe, oni nur povas kuraĝigi ilin labori malurĝe kaj zorgeme.

kultura kunveno de junio 2012. La energioj ktp...


Kultura kunveno de junio 2012. La energioj ktp...
Preparo de la prezento.
Do, hodiaŭ, ni parolos pri la energioj kaj pri kelkaj specifaj elektrejoj. Tiel, ni lernos aŭ rememoros la vortojn koncerne la energion.
Nu, oni povas klasifiki (listigi) la energiojn diversmaniere, sed mi klasifikos (listigos) ilin laŭ la ne-renoviĝantaj kaj la renoviĝantaj energioj-fontoj.

Unue ni parolos pri la ne-renoviĝantaj energioj-fontoj :
La fontoj de la ne-renoviĝantaj energioj estas :
1/ la min-karbo kiu estas uzata precipe en karbo-elektrejoj kaj simplaj hejtiloj.
2/ la nafto kies derivaĵoj estas : benzino, dizel-oleo por funkciigi la aŭtojn kaj mazuto precipe por la rekta hejtado en loĝejoj aŭ la centra hejtado de domo aŭ domego.
3/ la ter-gaso kiu estas uzata en gas-elektrejoj por produkti elektron, kaj rekte por kuirado, hejtado aŭ por centra hejtado pere de centra hejtaparato kaj radiatoroj. (La gas-elektrejoj estas plejofte gas-reaktoroj aŭ centraloj fukciantaj laŭ kombinata sistemo. (reaktoro kaj turbino)
4/ la uranio : kiu estas uzata en atom-elektrejoj. (la plej proksima estas la Bugey-elektrejo kiu estas 3600 megavatojn forta (4 oble 900 megavatoj)

Due, ni parolos pri la renoviĝantaj energifontoj :
la energi-fontoj estas :
1/ la suno (sunkolektiloj varmas akvon kiu utilas precipe por hejtado, sinduŝado, lavado de vazaro kaj la lum-elektraj ĉeloj produktas elektron.).
2/ la vento (vent-motoroj produktas elektron)
3/ la ligno kaj siaj derivaĵoj kiuj utilas al kuirado (ekz. ĝardena krad-rostilo ; ligno-karbo), rekta hejtado kaj kelkfoje hejtado pere de centra hejt-aparato).
4/ kreskaĵoj : kolzo, suker-beto, maizo, algo, ktp... por produkti bioenergion { biobenzinon (etanolon), biodizel-oleon, biogason, ktp...}.
5/ la tervarmo ( ekzemple la ter-varma elektrejo '' La Bouillante en Gvadelupo'' kiu estas 15 megavatojn pova.
6/ la akvo, (kiu produktas energion pere de la river-elektrejoj, la roj-eletrejoj, la flu-elektrejoj de maroj, la ond-elektrejoj de maroj, la marvarm-elektrejoj, la tajd-elektrejoj.
La tajd-energio estas rezulto de gravita kaj kineta energioj de la tera-luna sistemo.
Per la tajd-energio oni povas produkti elektron dumaniere.
A/ Kiel en La Rance-rivero kiu estas barita ĉe sia enfluejo per la akvobaraĵo kaj la kluzo de la tajd-centralo de ''La Rance'' kiu ekspluatas la fortojn de la tajdoj aŭ pli precize la nivel-diferencon de la akvo . La turbinoj kiuj funkcias laŭ la du direktoj nomiĝas ''Kaplan-turbino''
B/ Kaj kiel en Paimpol-brehat, kie estas aparta instalaĵo.
Do, hodiaŭ, mi prezentas projekton de instalado de submaraj flu-elektrejoj kiuj funkcias dank'al la tajd-fluo kiu rapidas po 3 metroj sekunde inter paimpol kaj la insulo bréhat. Tiu fluo funkciigas turbinon kaj rotoron de la alternatoro kiu estas ĉirkaŭ la sama ŝafto ; la fiksa statoro siavice produktas varian kurenton. Tiu kurento estas kontinuigita per enakvigita (aŭ mergita) konvertoro kaj transportita ĝis la marbordo per kablo dekkvin kilometrojn longa kaj dekkvin centrimetrojn diametra.
La turbinoj estas 16 metrojn diametraj kun centra truo 3 metrojn diametra. Tiu centra truo ebligas la trapason far la marfaŭno).
La strukturo kiu subtenas la turbinon estas tripieda kaj plenumas grund-spacon je 21 m2 (dudek unu kvadrataj metroj). La maŝino estas 21metrojn alta.
Ĉiu maŝino estas 690 tunojn peza.
La kvar maŝinoj estos enakvigitaj (mergitaj) 35 metrojn sub la surfaco kaj, tiel, metitaj sur marfundo. La teknologio de tiuj flu-elektrejoj estas simpla, konsistanta nek el multiplikanta ŝafto, nek el malvarmiga sistemo, nek el mekanika transmisio, nek el potenc-elektronaĵoj, nek el lubrifika aŭ malvarmiga fluido.
La konvertoro estas hermetika (tial lik-imuna) kaj siaj kvar metraj kuboj da fridiga likvo ne estas toksaj (do, ke la konvertoro iĝus ne-likimuna, ne estus grave).
La kablo kiu konduktas la kurenton estas ĉirkaŭita per gaino kiu konsistas el inertaj materialoj. La fluelektrejoj estas muntataj ekstere de maro, transportataj per speciala barĝo kaj poste metataj sur fundo de maro ; la nura pezo de la maŝinoj sufiĉas por konservi ilian stabilecon.
Tiu teknologio ankaŭ ebligas facilan malkonstruadon (démantèlement).La maŝinoj estas levataj kaj transportataj ankoraŭ per speciala barĝo al haveno, por esti malkonstruataj. Nur la kablo estus eligita aŭ ne, laŭ la tiama disponebla teknologio.
Resume, tiu produkt-maniero estas sendanĝera, daŭra kaj antaŭvidebla aŭ antaŭkalkulebla (la energio de la tajdo estas antaŭkalkulebla). Teorie, tiuj maŝinoj, kiuj staros laŭlonge de la bordo inter la Finistère-bordo kaj la Contentin-Bordo, havus teorie 3000 Mvatojn da povo, kio egalas la elektran povon de tri atom-produktiloj. Unu maŝino estas 0,5 Mvaton pova, kaj sekve necesus 6000 maŝinoj.
Nun, ni parolos pri la konstruistoj de tiuj maŝinoj.
Kiu konstruas la turbinojn ? La irlanda kompanio ''OpenHydro'' konstruas ilin. La turbinoj estas el vitro-fibro
La kompanio DCNS kiu posedas 11% (dek unu procentojn) de OpenHydro, konstruas la tripiedajn strukturojn kaj la barĝon. La DCNS kutime konstruas milit-ŝipojn kaj estas ŝtat-proprietaĵo po 60 procentoj kaj Thalès-proprietaĵo po 40 procentoj. (parenteze la homoj mortigitaj per bombo en Karaĉio estis dungitoj de DCNS)
La industria ĉeno de DCNS projektas konstrui, poste, en ''Cherbourg'' po cent tajd-elektrejoj ĉiujare ekde la jaro 2018. Ĉirkaŭ mil homoj estos verŝajne dungataj.
Poste, tiuj maŝinoj estos la proprietaĵo de EDF (Elektro De Francujo) kiu ekspluatos ilin.

{ Rememorigo pri la mezuroj :
La kablo havas dekkvin km-ojn (kilometrojn) da longo (imito de Fundamento : (tiu-ĉi riverego havas ducent kilometrojn da longo).
La longo de la kablo estas dekkvin kilometroj. (paĝo 127;pomego)
(Nun oni diras prefere) : la kablo estas dekkvin km-ojn longa

la turbino havas dek-ses metrojn da diametro.
La diametro de la turbino estas dek ses metroj.
(prefere) : la turbino estas 16 m-ojn diametra.

La konvertoro estas 4m3-ojn volumena. (la konvertoro estas kvar metrajn kubojn volumena) (kontrolu mem tiun lastan aferon)

La vato (aŭ ŭato) estas mezurunuo de povo. (PIV)
Do, ekzemple : la elektrejo estas 900 MW-ojn pova. (naŭcent megavatojn pova)
La povo de la elektrejo estas 900 MW-oj.}
michel.ahado@laposte.net  aŭ  michel.ahado@gmail.com       

lundi 28 mai 2012

Alexandra David-Neel


Alexandra David-Neel


Alexandra David-Neel (Aleksandra David-Nil)
La mirinda vivo de la vojaĝema verkistino celanta la absolutan feliĉegon.
Homo kun grandeco tia kian oni renkontas malofte ; de la supro de sia alto, 1,56m, Aleksandra David-Nil (1868-1969) neniel timis traviziti (trakuri) ''la vastan mondon'' , kaj ankaŭ ne timis lukti kontraŭ la inokulitaj ideoj kaj la tiamaj konvencioj.
Feministo, anarkiisto, verkisto, priOrient-esploristo kaj fama vojaĝisto, tiu virineto, naskita en ''St-Mande'' en la departemento ''Val de Marne'', neniam staris en sama loko, nek korpe, nek mense. Movita per neĉesema scivolemo, ŝi konvinkis sin, ekde la infaneco (pri tio), ke la vera vivo estas aliloke.
En la 15-a aĝo, ŝi fuĝas en Anglujon, (tio) kio estas mirindaĵo kaj skandalo en tiu epoko. Sed, du jarojn poste, ŝi re-fuĝas, ĉi-foje, en Italujon.
Neobeema, Aleksandra David-Nil celas liberan pens-manieron, trovas tra la Budhismo la rimedon por celi (atingi) ĝin. Tiam ŝi obligas siajn priOrientajn sciojn, lernas Sanskriton (aŭ la sanskriton), studas la muzikon kaj la kanton. Ŝia renkonto kun fervojista inĝeniero, Filip Nil, kun kiu ŝi edziniĝas en la jaro 1904, ebligos ke ŝi vivu laŭ sia volo.
Malpli edzo ol mecenato, li financos efektive la stud-vojaĝojn de sia edzino, kiu estas ĉiam fora, kelkfoje dum longaj jaroj, ekzemple, de 1911 ĝis 1925, 14 jaroj, dum kiuj, ekforiranta de sud-hindujo, ŝi alvenos, post nekredebla odiseado, en Lasaon, la ĉefurbo de Tibeto, tiam fermita al fremduloj.
Antaŭ ol atingi Lasaon, ŝi devige marŝis laŭ 7000 km-oj, transpasis malpermesatajn landlimojn, nekonatajn kaj frostajn landojn de l'Himalajo. Ŝi ankaŭ renkontis la dek trian ĉeflamaon (dalai- lamaon), restadis dum 2 jaroj en Himalaja ermitejo, konsilis la efemeran reĝ-heredanton en Sikimo, renkontis klerulojn kaj saĝulojn.
Spektu filmon per kanalo ''Arte'', semajnfine, je 20:30 (aŭ je la dudeka kaj duono) , la 1-an de junio.
Dankon !

dimanche 6 mai 2012

Fablo


Fablo:
Oldulo kaj azeno

Oldulo sur azeno, irante, ekvidis
ejon herboriĉan kaj florriĉan
Li liberigas sian beston,
kaj la griza besto kuras
tra la herbo sternante sin,
gratante, kaj frotante,
saltante, kantante, pastiĝante
kaj igante la lokon tute raza.
La malamikoj tiam alvenas.
« Ni fuĝu ! Diris la oldulo.
-Kial? respondis la azeno:
Ĉu mi portus duoblan ŝarĝon ?
-certe ne!, li diris, piedfuĝante
-Tial, mi fajfas pri kies mi estas !
Vi, Fuĝu kaj lasu min pastiĝi.
Mastro, ja, estas la vera malamiko.
Kaj, certe, kiel saĝulo mi tion diras.